Poul Thorsen
Vilĉjo.

(Laŭ: Jan Hammarlund: Ville.)


Mi rakontos al tuta mond',
ke Vilĉjo estas mia.
Kun sia vango al la violon'
li estas bubo dia.

Lia panjo ne volas ke
ni kune kamaradas.
La hejmotaskojn ni fajfas for
kaj hejme karesadas.

Patro de Vilĉjo minacas nin
neniam kune studi.
Sed ĉiuvespere ni en la kel'
ŝajnigas ping-pong-ludi.

L'instruisto admonis nin:
Stultaĵoj jam tro estas.
Ni ne atingas kun li al futbal',
en la vestejo restas.

Kuratoro klarigis: Ĉi
inklino povos drivi . . .
Sed se ĝi pasos, mi sentas ke ne
sen Vilĉjo eblas vivi.

La gepatroj ne misas tro,
nur foje pro biero
mokas la amon de Vilĉjo kaj mi.
Tiam al la Infero!

Vilĉjo belas kaj bonas kaj
gustumas kiel mielo.
Sed dum ni atendas jaron dekok,
minacas punoĉelo.

Hejme ili avertas: "Se
ne ĉesas la "habito" ..."
Ni devas praktiki ĝin kie ajn
- nur ne en la lito.

Bele vagi en parko du,
dum varmaj ventoj turbulas,
senti la muĝon en la sango-flu',
ĝis la aer' ekbrulas.

Mi rakontos al tuta mond',
ke Vilĉjo estas mia.
Kaj li rakontis al mi same ke
mi estas bubo dia.


Notoj:

Jan Hammarlund, sveda poeto kaj muzikisto, el 1951.