Poul Thorsen:
Kanto de l' vidvino
(Laŭ Knud Rasmussen: Enkens sang).
Gronlanda nomo: Qernertoq

 
El: Moskbova popolo, Bathurst Insel.

Kial havas miaj kunhomoj
neniun kompaton al mi?
Peza estos mia dormo,
ĉar mortiginto de Maŭla
ne montris kompatan?
Ijaja - ijaja.

Ĉu ŝajnas tre strange,
ke doloris,
kaj ke mi kompatis
mian ununuran,
kiam mi ekvidis lin
ĵetitan sur la teron
kun klinita kapo?

Ĝismortaj malamikoj murdis lin,
kaj vermoj malebligas por li
revenon por ĉiam.
Ijaja - ijaja.

Tamen ne sole li
min forlasis,
ĉar ankaŭ nia fileto,
kiun mi amis,
iris al lando de l' ombroj.
Ijaja - ijaja.

Nun mi estas kiel besto
falinta en kaptilon
en propra domo.
Ijaja - ijaja.

Longa estos mia vojo surtere.
Estas kvazaŭ mi neniam sukcesos
malproksimigi la proprajn piedsignojn.
- - -
Povra amuleto
restas mia sola havaĵo,
dum nordlumoj dancas fajroludon trans ĉielo.


Notoj:
Knud Rasmussen (1879-1933) naskiĝis en Gronlando, kies lingvon li plene majstris. La patrino estis parte eskim-devena. Li famiĝis kiel esploristo, speciale per partopreno en "La dana literatura Gronlanda ekspedicio 1902 - 1904" kolektante centojn da legendoj, fabloj kaj poemoj. Poste li tre fidele redonis ĉion dane, parte ankaŭ angle, kaj ĉar mem evidenta poeto, liaj interpretoj laŭdire samvaloras kiel la originaloj, kiuj alie nun estus plene perditaj pro penetro de t.n. civilizo.
Informoj pri la aŭtoro en la Reto, klaku:
Knud Rasmussen.
El "Rozoj kaj Urtikoj" de Poul Thorsen.
Eldonis Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago 1954.
Vinjetoj de Børge Hamberg estas el la sama libro.
Vidu aliajn poemojn de Knud Rasmussen kaj pri Gronlando en la paĝoj: Klaku:
"Himno de Gronlando," :
" Mia spiro.":
" Ĝojo de kanto/
Sopiro al kantbatalo."
:
" Nordcervoj/Somero":
" Mokokanto.":