|
Iam mi venis sen piĵamo al Acora Insularo kaj luis ĉambreton ĉe vidvino de maristo. Ŝi staris okulfrape volvita en karakterize longa mantelo kun kapuĉo apud la flughavena buso kaj tuj distingis sin el la energia vico de prospere rondaj sinjorinoj.
Hortensia estis ŝia nomo, same kiel la floro lavange videbla sur ŝia insulo. Ŝia aĝo estis preter ĉia diveneblo, kaj same senmezura estis ŝia dorlotanta zorgado por la gasto, nelerta pri ĉio, nenature fremda al ŝia portugala lingvaĵo.
Jam la unuan matenon - kaj cetere ĉiujn poste - Hortensia senĝene paŝis en mian ĉambron kun kafo kaj freŝbakita pano. Ŝi servis akompane de sia sola anglaĵo, certe heredita de la edzo:
"Very well, sinjor. Very well"(*1)
Ŝi kompate rimarkis, ke al mi mankas piĵamo, kaj senhezite ŝovis tiun de la edzo sur la liton. Samtempe per gestoj ŝi admonis min por propra komforto lavi la piedojn en aparta kuvo.
Mi devas konfesi, ke tiu ŝia trivorta repliko post kelkdekoj da ripetiĝoj iomete ektedis min. Kompense tamen en la mimikoj de Hortensia neniam mankis klara interpreto de tute komplikaj situacioj. Ekzemple nia "konversacio", kiam mi aperitive proponis glason da Ĉeiro, la acora vino speciala kun signifo de la odoranta. Geste, age ŝi elokvente demonstris: Very well, sinjor, sed permesu, ke mi trinkas akvon!
Ŝi pasigis la plej grandan parton de la antaŭtagmezo en la kokinejo atente observante siajn tri kokinojn. La menuo dependis de la tiea ovofalo. Kiam finfine naskiĝis perfekte kreita ovo, Hortensia ekgrakis tra la tuta domo strange nehomajn sonojn. Mi apenaŭ eraras komparante ŝiajn voĉovibrojn kun tiuj de gaja fokido aŭ ŝian spiradon kun tiu de anhelanta azeno.
Pri la edzo ŝi "diris" per simplaj gestoj: Sub la tero, aŭ pli ĝuste sub ondoj de l' akvo, ĉar tie li malaperis, la povrulo. Basta,(*2) kaj tri krucoj en la aero. - Pri ilia kunvivado cetere estis "direble", ke oni kapablus pafi tra lia kapo (gesto elokventa en sia simpleco) sen difekti ion ajn trapasante.
Tamen kelkfoje mi ne plene komprenis ŝin. Eble ŝi aludis pri sia malalta socia stato, kiam ŝia vizaĝo elradiis strange malsekan rigardon. Aspektis kvazaŭ sableroj ŝutiĝis en la okulojn, kaj pro emocio ŝia fizionomio alprenis aspekton de hundo pene fekanta.
Matene mi devis eltrovi artifikojn por eviti la plej surprizajn inundojn de ŝia atentemo. La lavado havis siajn limojn - kaj plej ĝene fariĝis, kiam proksimiĝis kun trudo tiu absolute necesa faro, kiun tiom embarasigas ĉeesto de aliuloj.
Fiere ŝi montris, ke necesa eja por tiu ago disponeblas. Nur ke ĝi estis instalita en angulo de la kuirejo. Tie kun (tro) fluanta akvo staris preta tiakonvena cisterno, sed ve - sen pordo. Funkciis por fermi nur gapanta kurteno. Dume gaje ŝmacis kaj kraketis omleto sur la forno.
Parton de mia tempo mi luktis kontraŭ la formikoj. Ili havis siajn privilegiajn vojetojn en plej neatenditaj lokoj: Trans miaj notlibretoj, sub la liton, vande de la vestejo. Hortensia kelkfoje mobilizis por kruela krucmilito. Ŝi kaptis el la forno inkandeskan ferstangon kaj plenumis aŭtodafeon ĝis la lasta formiko. Miaparte mi preferis eskapi la batalejon favore al havigo de insida toksa rimedo en loka farmaciejo, sed Hortensia siaparte ĉiam kaj ĉiel praktikis la rektan metodon - efike finfine eble pli "humana".
Kelkfoje mi iomete vante pensas, ĉu reciprokas ĉe Hortensia ia ajn impreso pri miaj tagoj tie. En tiaj momentoj mi ekmemoras ŝiajn freŝajn ovojn, kaj kiel mi ripete klopodis laŭdi ilin. Kredeble Hortensia konsideris min frenezeta, ĉar ŝi apenaŭ plene komprenis mian mimikadon flate al "la perfekte kreitaj ovoj". Mi volis diri: Sendube viaj kokinoj estas tre inteligentaj, ĉar ili kapablas naski ovojn ekzakte laŭ la mezuro de viaj ovingoj.
Poste mi navigis al la insulo Piko. De longega distanco videblas ĝia vulkano, 2350 metrojn alta. Pro minaco de ĝia aktiveco kaj pro oftaj tertremoj loĝas apenaŭ 2000 homoj tie.
Navigado estas la ĝusta vorto, ĉar nur trans tria insulo (Fajal) kun flughaveno Piko estas atingebla per boato. Necesas navigi preter larĝa sundo kun tre, tre maltrankvila tajdado. Verdire ne estis plezuro sidi sur la tanganta ferdeko por propramane transpreni kaj plusendi saketojn plenigitajn de panikaj pasaĝeroj sube. - Lastlaste save aperis ŝaŭmanta istmo de Piko kun karakteriza pendo-tureto por observi balenojn.
Pro la zorgo de mia vidvina eksmastro mi havis aranĝon renkonti familianon ŝian en Piko. Li loĝis en dometo tiom ŝanceliĝema, ke ĝi nur restis staranta, ĉar necerte al kiu flanko fali. Mia nova amiko tuj liberigis sin de sia posteno en laktejo por rampi kun mi ĝis la lafo-fluoj sur la vulkano, maro de fetoranta sulfuro.
Bedaŭrinde la laktisto havis nefortan koron, kaj ankaŭ la pulmoj nebone toleris la cedantan aerpremon. Baldaŭ ni devis retreti trans la raspa tereno. Fine apud kelkaj domaĉoj de vilaĝo detruita de tertremo la emocio stumbligis mian "gvidanton". Li eksidis kun bluiĝanta vizaĝo, kaj preterpasanto devis alarmi kamionon. Vojo ne estis, kaj nur pene ni revenis trans la monto ĝis la haveno, kie mi ekloĝis en gastejeto kaj por kelkaj tagoj nutris min per fiŝo kun fiŝo. Denove mi devis iomete miri, ke domo tiom malgranda povis aperi tiom labirinta. Ĝi estis kiel farita de blinda arkitekto, sed plej probable arkitekto neniam ĝin vidis nek planis, fenomeno kun same logika konsekvenco, nome laŭ principo de hazardo.
La tereno de Piko estas deprimante senfekunda. Ŝtono sur ŝtono. Koto sur koto. Unuopaj kompatinduloj klopodis senŝtonigi unu aŭ alian kampeton amasigante la rokaĵojn en lim-barilojn. La sola konsolo ilia en la senespero kaj la sizifa luktado kontraŭ la naturo kruda ŝajnis esti Ĉeiro, la vino odoranta.
Kia plezuro denove paŝi sur la trotuaroj de l' ĉefinsulo, Sâo Miguel, kun ties plaĉaj, filigranaj ŝtonornamaĵoj sub la piedoj: mueliloj, kapuĉoj, hortensiaj floroj. Tiel en pozitiva sentimento fruan matenon mi haltis antaŭ budo de s-ro Negoro, luo de aŭtoj. S-ro Negoro estis modesta figuro kiel ankaŭ lia aŭtaro, ĉiuj Mini-Morris, specimenoj de pigmeoj en la mondo de ruliĝantaj objektoj. Jam desur sia trotuaro s-ro Negoro geste elokventis pri la superaj Morriskvalitoj: Facile manovrebla, 25 km per unu litro, luprezo mikroskopa - kaj pri la oleo neniu problemo.
S-ro Negoro okulume invitis por subskribo de flirtanta kontrakto - ĉio inkludita, ĉio. Dume li enpulmigis nikotinon el cigaredo, kiu havis sensacian fikslokon konstante inter du front-dentoj. Afereto sorĉe distra par akceli la kontrakt-subskribon.
Sâo Miguel estas tre bela, fruktoriĉa insulo. Nenio mankas krom pretigo por aŭtoj. Ne longe ekster la urbo Ponta Delgada ĉesas ĉiuj vojoj favore al spuroj de ĉiuepokaj bov-veturiloj. Fojon post fojo perdita inter gigantaj filikoj estis necese forlasi la Morris-eton por serĉi iaspecan vojon. Daŭrigi nur eblis post energiaj man- kaj piedfrapoj sur la plej obstaklaj ŝtonoj. Persista peno aŭ reveno!
Montriĝis ke pro perturboj au kaprico la aŭtopordo ne estis fermebla. Tamen tio ne estis tute sen avantaĝo. Nun kun unu piedo ekstere la veturado konsiderinde gajnis rilate al komforto, precipe kiam "la ŝoseo" tendencis al sulkoj kiel tiuj sur lavbreto. Tia piedo stabiligas la ekvilibron.
La norda parto de la insulo konsistas el grandega kratero, kiun plenigas du lagoj, la verda kaj la blua. Laŭ pratempa legendo tie dronigis sep urbetoj. Proksimume tie min atentigis tiu lampeto, kiu registras la oleopremon. Pli kaj pli-ofte, pli kaj pli alarme. Mi haltis por esplori la motoron, kaj evidentiĝis, ke pro la vojskuoj forfalis la kovrilo de la oleujo, tiel ke disŝprucis la tuta enhavo. Ho, Negoro pri la oleo neniu problemo! Prave, sed nur en la signifo, ke restis nenio.
Bonŝance mi trovis vojrande plastfermilon de ujo hazarda sed konvena por ŝtopi malaperon de kelkaj eventualaj lastaj gutoj. Sola manko, diable, estis rimedo por fiksfermi la plastaĵon.
Mirakle sin montris ne tro malproksime inter tabak-kampoj gastejo kaj antaŭ ĝi senŝofora kamiono kun dekoj da kaĝoj plenaj de kokinoj. Kaĝoj! Jen la rimedo: ŝtalfadenoj amase.
Mi aliris por elmanipuli taŭge longan metalaĵon. La silenton nur rompis cikadoj, cikadoj! Pro la alta lokigo la manoj devis blinde labori. Tamen, ĉu ne la vivo ofte instruis nin fermi la okulojn por pli bone vidi?
Subite unu kokino ekklukis, pluraj sekvis, kaj baldaŭ kokerikis pli kaj pli freneze cent kokinoj. Surdige!
El la gastejo alkuris ŝoforo kaj gastejestro por savi sian gregon de supozita rabisto, kaj kostis iom da gestoj kaj biero por elmondigi la embarasan situacion krom havigi freŝan oleon kaj fiksfadenon.
Restas nur por raporti, ke s-ro Negoro akceptis la reliveron de sia pigmeo acore larĝanime. Li gratis la nukon stoike observante la damaĝon, palpebrumis pro la flikaĵo kaj siblis force majeure, t.e. ne-antaŭvidebla cirkonstanco sen pago plua. La cigaredstumpo eĉ ne unu momenton forlasis sian lokon inter la frontdentoj.
Very well, sinjor!
Notoj:
*1. Angle: Tre bone.
*2. Portugale: Finita.Unue en revuo Monato n-ro 8, 1990, -
poste en la libro Stokita vino 1995, Edistudio, Pisa, Italujo.