Ĉu venko?
Verŝajne vi konas lin bone:
la samidean' sen komparo.
Konstante li vokas admone:
Ni venku en tiu ĉi jaro!
Li skribas, parolas tutlande,
tagnokte li distelefonas,
presaĵojn elversas milkvante
kaj por propagandado nin spronas.
Li vokas nin same tamburi
la lingvon de la paradizo
kaj nepre kun steloj diskuri
de mantelo ĝis nokta ĉemizo.
Viktimo de li mi konfesu:
la troa fervoro konsternas.
Ĉar kiel la lingvo sukcesu,
se ne li unue ĝin lernas?
Vivu la stel'...
Plenigu la glason, ho ĉiu bonul'.
Vivu la verda stel'!
Kaj kantu la homoj el ĉiu angul'.
---Vivu la verda stel'!
---./:Vivu la, vivu la, vivu la stel' ./
---./:Vivu la stel'!
---Vivu la verda stel'!
Plenigu la glason, kaj tostu kun mi.
Vivu la verda stel'!
La lingvo kreita por ĉiu naci'.
Vivu la verda stel'!
---./: Vivu la, vivu la ...k.t.p. ./
Per voĉoj de nia kunbatalantar'.
Vivu la verda stel'!
Resonu la voĉo sur tero kaj mar'!
Vivu la verda stel'!
---./: Vivu la, vivu la ...k.t.p. ./
|