Poul Thorsen
Valsmelodio: Velkis la suno .

(Laŭ: Nils Ferlin - En Valsmelodi.)


Velkis la suno,
vekas malluno
stelojn, putinojn kaj katojn.
Plenas malpuro,
plebo, obskuro
tra la polic-kazematojn.-
Sonĝe l'infano rigardas fantomon:
Anĝelo kun lumo ĉirkaŭas la domon.

Kaj sola en nokta malfruo
mi luktas por valso-frivol'.
Kaj mi sentas min magra ĉe l'kruro
kaj same ĉe brakoj kaj kol'.
Miajn kantojn mi vendis por la galerioj,
kaj Dio pardonu prokelkaj linioj,
ĉar mi sentas min magra ĉe l'kruro
kaj same ĉe brakoj kaj kol'.
Povra persono
per gramofono
baraktas por "Hano kaj Greta."
Faŭno, ho jes,
klaŭno, ho jes,
konoj ja faras kvieta!
Donu nun fine rimvorton por suno,
ĉar uzitaj jam estas fortuno kaj juno ...

Kaj sola en nokta malfruo
mi luktas por valso-frivol'.
Kaj mi sentas min magra ĉe l'kruro
kaj same ĉe brakoj kaj kol'.
En la mondo nenio por gajni plu estas,
kaj baldaŭ subtere la vermoj atestas,
ke mi sentas min magra ĉe l'kruro
kaj same ĉe brakoj kaj kol'.

Notoj:
Nils Ferlin (1898 - 1961). Grava kaj konata sveda poeto.
Bibliografio, vidu rete - klaku: "Nils Ferlin".

La sveda texto, vidu rete - klaku: "En Valsmelodi".