Venu kun mi tra l'Mondo,
velu sur mia ondo!
Timo kaj tedaj devoj
cedu al niaj revoj.Maro - ĉieloLundo, dimanĉo, mardo
kaj juna belo
validas en ĉiu ŝtat'
de la monda vagad'
estas por ni hazardo.
Kaj se pluveto duŝas,
suno tuj seke tuŝas.Estas la planoKaj se vetur' hiĉ-hika *)
fatamorgano,
validas -
ŝajnas vin tro laciga,
herbon duope venu,
nur ne la florojn premu!Plej forta bisoKaj se en fora ejo
estas la kiso,
validas -
mankas al vi la plejo,
"vino" por via pano
fluas el la fontano.Nia menuoSe vi mimike mutas,
estas la ĝuo,
validas -
baldaŭ vi kunbalbutas.
Inter la mondo-lingvoj
plej gravas propraj fingroj!La esperantoKaj se post tago rava
de la vaganto
validas -
plenas la luno flava,
ŝparu al lito veni,
varmo ne ĉesas ĉe ni.Amo - ekstazo
restas la bazo,
validas en ĉiu ŝtat'
de la monda vagad'.
Noto:
*)hiĉ-hika = petveturanta per aŭtoj.
Muziko = Nekonata komponisto. (Dane: "Fuldmånen stille smiler").