Poul Thorsen
La fraŭloj bonfartas .

(Laŭ: Chr. Malm - Som ungkarl man har det skam godt.)


La fraŭloj bonfartas,
Post ĉiu diboĉo
neniu riproĉo.
La fraŭloj bonfartas, ho jes.

Mi havis amikon, ho ve!
Li havis edzinon,
diablan maŝinon!
Se estus li fraŭlo, ho re.
Se venis nur vorto el voĉ',
ŝi diris la reston,
ĝis familiestro
forkuris al fraŭla diboĉ'.

Pro galo ŝi mortis kun ve.
Sed la diablino
kriaĉis ĝis fino:
"Jam fraŭlo li estos nun re!"

Starante ĉe l'tomba tranĉe'
li tute ne ploris,
sed mute humoris,
ĉar fraŭlo bonfartas, ĉu ne?

Sed tuj en libero li, he!
komencis cerbumi
virinojn amumi,
fraŭlecon preferas li, tre.

Sed baldaŭ rekaptis lin in'.
La unua terura,
la dua vipura!
Revenu, ho fraŭla kutim'!

Nun en la gastejo ni du
ĵuras ĉe la botelo,
ke en la ĉielo
ni vidos nin fraŭloj, ju hu!


Notoj:
Chr. Malm - ??
La dana teksto - vidu rete - klaku: Som ungkarl man har det...