Iom mizeraspekta sinjorino, dense remburita en multtavola vestaĵo, stoike paciencas dum detalriĉa prezento de ŝia kazo:
Direktoro de t.n. supermerkato kure atentigis preterpasantan policanon,
ke tiu ĉi sinjorino forlasis lian magazenon aĉetinte neniom sed puŝante krad-veturileton, kiu apartenas al li. Ni nomas ĝin troleo. Ne nur tiaj reprezentas konsiderindan valoron, sed pli kaj pli iritas retrovi troleojn dise tra la tuta urbo! Sekve decas ekzempligi averton, ekz. per konvena
monpuno.
Nun evoluas interesa dialogo kun surpriza konkludo, tute ekster la kutime misplugita tereno de juraj paragrafoj.
Juĝisto: Sinjorino, por kio vi intencis uzi tiun troleon?
Sinjorino, tre humile: Por miaj posedaĵoj. Por ĉio kion mi posedas. Ĉio estas en plastsaketoj.
- Kiom da ili?
- Sep, kaj kelkaj estas pezaj. Ŝuoj, vestaĵoj, sako por dormi, ekipo por manĝi, malnovaj gazetoj kaj dokumentoj el mia tuta vivo.
- Kie vi loĝas?
- Mi tute ne loĝas. Ĉiam iras de loko al loko por trovi ŝirmejon. Ofte estas longe, precipe en la vintro. Tre lo-o-onge, sinjoro juĝisto.
- Kiom da kilogramoj vi portas kun vi?
- Kiel mi ne povas diri, sinjoro juĝisto. Demandu la policiston!
- Do, mi demandas. Kiom da kilogramoj, s-ro policano?
Embarasa paŭzo. Ripeto de la demando. Vane. Sen konsulti iun ajn paperon la juĝisto konkludas:
" - Pro neklaro la kazo estas rifuzita. Mi konsilas al la polico tuj reliveri al la posedanto la troleon kaj al la sinjorino ĉiujn ŝiajn pakaĵojn. -
Cetere valorus laŭdi nian polic-korpuson, se ĝi pli atente prioritatus siajn paŝojn kontraŭ vera krimeco en tiu ĉi urbo. -"