Poul Thorsen: Tibor Sekelj
Li estas nur malgranda,
sed eminenta tiom pli.
Naskita en Balkano
li venis tien ĉi.

Kun reĝoj li parolis
en Nepal' kaj en Zanzibar'
kaj reĝo de la Kosmo
en Randbolvojo kvar.

Li grimpis ĉiujn pintojn
kaj plantis verdajn flagojn mil,
prefere Venus-montojn
li grimpis sen babil'.

Li estas esploranto
de la Poluso ĝis Tropik',
trafikas ĉiujn zonojn
eĉ ĝis la umbilik' -

Li frandis la serpentojn
en Amazona marĉoland'.
Sed en Danlando, strange,
bifstekojn sen viand'.

Li estas kanibalo
laŭ la japana televid'
kaj virgulinojn glutas
kun pipro kaj pomfrit'.

La hindan sang-vipadon
li vidis kaŝe el sub jup'
kaj bopatrinon manĝis
en Kaŝmir' sen keĉup'.

En Nov-Gvinea nokto
li brave fuĝis el hamak',
ĉar la kokosoj falis
dum nokta fi-atak'.

En Hindustano vagis
li nudpieda kun profet'.
De nun en Esperanto
silentas la asket'.

Li ankaŭ mem silentas,
eĉ se kun peno kaj malĝoj'.
Glor-estintec' atendas
sur lia silka voj'.

Notoj
Biografio - Klaku:
"Tibor Sekelj"
.
La poemo estas skribita por
Somer-revueto, KKK 1960.
Tibor Sekelj, 1912-1988.
Melodio: J.Gerson:
"En lille nisse rejste"