Poul Thorsen:
La Terglobo.


Venu, venu en galopo!
Kantas mi pri La Terglobo
por la amikec' en ĉiu lando
per la lingvo Esperanto.

Kien mi en Mondo venas,
Terglobanoj min komprenas.
Per punktetoj ni Terglobon faras,
kaj sur unu vi nun staras.

Jes, ĉi tiu eta punkto
estas urbo ĉe la Sundo:
Kopenhago kun la kongreseto,
por la gajo barometro.

Ĉu vi venas el kamparo,
ĉu vi venas trans la maro,
ĉu el sferoj rusaj aŭ usonaj,
ĉiuj estas same bonaj.

Tion faras Esperanto,
tion faras nia kanto.
Lernu Esperanton, nia ponto
al amikoj en Tutmondo.

Do, bonvena en la rondo
el la tuta horizonto!
Estu gaja inter ni nun, kara.
ĝis revido venontjara.


Tago pasas for

Tago nun kun la sun'
pasas for trans la maro kaj land'.
Volbas sin
en anim'
Dia grand'.



Noto:
La Terglobo = Iama infanklubo esperantista, Kopenhago
Ĉi tiu estas Kongreseta kanto okaze de la UEA-kongreso en Kopenhago 1956.
La mallonga poemo Tago pasas for estas traduko de dana poemo: Retræte.