Poul Thorsen:

Teorio kaj praktiko
Dekdu disaj rimarkoj,
pli malpli im­pertinentaj.


Teorio alte ŝvebas
kiel la rakedoj,
sed praktiko lame strebas
poste sur piedoj.

Jen problemo: Ĉu papero
povas post laboro
en presejo aŭ kajero
perdi je valoro?

Teorie staras tio
kontraŭ la logikon,
sed ĉu ne la poezio
pruvas la praktikon?

Kaj - se vi sufiĉe konas
lokan kluban vivon -
­ĉu ne kontaktiloj donas
saman perspektivon?

Mispresigo estas krimo
ebla ne ripari.
En praktiko estu limo
kiom fuŝerari.

Jes, la tuto de l' kulturo
trovas sin sur sablo,
ĉar postulo de' l'naturo
estas - kafotablo.

(Ĉi tie iom saltas la penso,
kaj espereble leviĝas
la nivelo de la temo!)


Ĝet-maŝinoj rapidegas
pli ol eĉ la sona.
Sed praktike (oni legas)
falas kiel ŝtono.

La kredantoj al ni diras:
Iru al ĉielo!
Sed praktike ne sopiras
veni tuj al celo.

Renaskiĝo de l' animo
estas teorio.
Sed ĉu vivon eĉ de cimo
devas savi tio?

Sekve, se vi iam trovas
renaskitan pulon,
zorgu bone, ke vi blovas
ĝin sur proksimulon.

Baldaŭ mi vikingo estos
- plonĝos sen hezito,
sed praktike certe restos
en la varma lito.

Baldaŭ mi nur teorios,
sidos tre silente.
Kelkaj certe opinios:
Estos plej prudente.

Notoj
El: Nia Voĉo

N-ro 6-7/junio-julio
1954