Taŭro de kimbroj,
prospero-promeso,
kun ĝi elmigris,
mizertrafite,
jutlandaj teranoj
el sia doto
Vulpino de Romo
ŝiris la taŭro-intestojn.
Plagis inundoj,
minacis maro.
malsato-jaroj
pelis kampulojn
el Kimbrio
pli kaj pli suden.
Famiĝis farmistoj
sub nomo de sovaĝaj kimbroj.
Multis migrantoj
sur dom-veturiloj,
sude penadis
al sunaj landoj.
Inoj, infanoj.
bovinoj, bovidoj
kaj viglaj rajdistoj
ronde riglante.
Herbon avidis.
prenis perforte
survoje al sudo.
Per glavoj falĉis
alies kamparon,
se io mankis.
Malbonan famon
naskas ŝtelado.
Rekte al Romo
la famo atingis,
jam antaŭ kimbroj
ekvidis la Alpojn.
Prave ektimis
kvazaŭ akridojn
togo-vestitaj dikuloj
en la urbo Tibera.
Aŭdis Romanoj
kimbrojn ululi
Glitis sur ŝildoj
knaboj kriante
laŭ glaciejoj
en la Brenero
por surteriĝi
ride en laŭrujoj.
Sed viro Mario
(ĉiam-memore)
vekis la Roman spiriton,
la unghavan vulpinon.
Frakasis teŭtonojn,
frakasis kimbrojn
sur raŭdaj kampoj
viro Mario.
Vivas ankoraŭ
memoro pri loko
de la hombuĉo.
Sudlandaj vituloj
uzis la ostojn
por palisaroj.
Tiel veriĝis
la revo pri l' sudo.
Taŭro de kimbroj
travivis rigardi
la urbon Tiberan:
Predo postvenka
laŭ Sacra Via
dum mokanta plebo blekis.
Vulpino verdigre
rikanis de kolon' Kapitola.
Larĝkoksulinoj,
l' espero Kimbria,
sklave vendiĝis
sur Roma foiro.
Grene ŝtopitaj
blondaj junuloj
distris togulojn
gladiatore.
Kia abundo
ankoraŭmemore:
Gento jutlanda
sinkinta en Sudon,
venkvolaj kimbroj.
La nomo fanfaras,
ŝvelas anime
kiel pasinta juneco.
Johannes V. Jensen (1873-1950) rompis medicinan studadon por igi raportisto kaj verkisto. Li transkrozis la tutan Globon kaj tre diligente verkis en ege bildriĉa lingvo. Lia multvoluma ĉefverko, "La longa vojaĝo", priskribas la evoluon de la t. n. norda raso. Liaj poemoj estas rimarkindaj pro tre densa formo kaj plene saturita enhavo. Nobel-premiito 1944. Ankaŭ aliaj tradukitaj verkoj troviĝas - vidu la Enhavon.- - Traduko de Poul Thorsen el Eĥo, n-ro 1/febr.1977.
|