Poul Thorsen:
Feliĉa tago de Svante.

(Laŭ Benny Andersen: Svantes lykkelige dag).


Kia mateno nun!
Ruĝas la ronda sun'.
Nina jam staras sub duŝ',
- fromaĝon en mia buŝ'.
Ne tro malbonas la viv' en Danuj',
kaj pretas la kafo tuj.

Floroj ekfloras tre.
Jen grimpas arane'.
Birdoj ekflugas en ar',
ĉiam en solidar'.
Ne tro malbonas feliĉ en Danuj',
kaj pretas la kafo tuj.

Verdas malseka herb'
por la abela ĉerp'.
Pulmoj plenigas sin per
flaroj de l'primaver'.
Ne tro malbonas la ĝoj' en Danuj',
kaj pretas la kafo tuj.

Kanto sub duŝo-ban',
ĝojas la kara infan'.
Bluas la blua ĉiel',
kaj mi komprenas kiel.
Ne tro malbonas feliĉ' en Danuj',
kaj pretas la kafo tuj.

Nina eliras nun:
nuda, malseka brun',
kisas min ame kaj ek-
kombas la' harojn por sek'.
Ne tro malbonas la viv' en Danuj',
kaj pretas la kafo tuj.



Benny Andersen, (* 1929), eble la plej populara dana poeto hodiaŭ. Li verkis/komponis multegon da kantoj, kaj ofte sub la nomo "La kanzonoj de Svante". La plej populara estas verŝajne la "Feliĉa tago de Svante".

Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "Benny Andersen".


La dana teksto vi povas legi - klaku: "Svante"

Melodio ankaŭ de Benny Andersen.


En la hejmpaĝo estas aliaj verkoj de Benny Andersen. Klaku:
"Svantes lykkelige dag."
"Oni iom idiotas."
"Boneco."
"Aŭtuno"