Poul Thorsen
Sunsubiro en la Eklund-arbaro
(Laŭ: Gunnar Wennerberg: En solnedgång i Eklundshofs-skogen).

 
-----------Magistro




-------------Glunto




-------------Ambaŭ









-----------Magistro




-------------Glunto




-------------Ambaŭ



 

Aj, kiel bele nun
sine de la naturo.
For de l'studenta zum'
for de la urba fum'.

Sur la ciela blu'
- blua angel-okulo
glitas nubetoj plu:
blanka ŝafida-flu'.

Alte tra la arbar'
ĝeme la pinoj spiras.
Klinas sin par' ĉe par'
blanka galanto-mar'

Ho, subiranta Sun',
iom hezitu nun!
Sen via brila bel'
orfas ni en malhel'.

Vidu, ĉu ne sur musk'
elfoj festene dancas?
Turdoj el la arbust'
taktas el plena brust'.

Turdo, silentu jam!
Lasu al Sun' parolon.
El la fadanta varm'
fluas rideto-flam'.

Ho, subiranta Sun',
iom hezitu nun.
Sen via brila bel'
orfas ni en malhel'

Gunnar Wennerberg, svedo (1817-1901).
Verkis Gluntarne, 1849-1851.