Poul Thorsen:
Renkonten al suno
Metamorfozo en kvin stadioj


* 1 *

Starante ĉe la fera rado li ofte cerbumis pri sia destino en vivo. Foje li pridubis iun ajn sencon en hazardaro ĉirkaŭ si. Fragmentoj de l'infanaĝo ofte preterglitis kiel filmrubando. Lia balbuta parolo kun si mem akompanis ĝin.

Damninde, ke jam kiel knabo li estis tiom delikatanima. Ĉio pro korpa difeketo, la ridinde kripla nazo. Ĉiam homoj mokis aŭ almenaŭ kaŝe observis ĝin. Kolumbo kun la nazo estis lia konstanta predikato inter konatuloj, aŭ okaze pli incite: Kolumbo kun la korno. Ĉiam la embaraso balbutigis lin, kaj la balbutado kreis novan embarason.

Kial do liaj simplaj kampul-gepatroj baptis lin per famula nomo, kiu ĉiam agitas la atentonkal vokas la ridon? Kial ili ne elektis pli ordinaran distingilon? Ŝajnis al li prave mireti pro tiu ĉi enigmo. Sed jam ne eblis rekte demandi. Tombuloj ne donas respondon.

Jen eble kial li klopodis eviti aliajn junulojn kaj kolegojn por sin retiri kiel limako en proprajn spiralojn. Jen kial li fariĝis revulo.

Plej ofte ja la gepatroj, ambaŭ dunglaboristoj, lasis lin sola. Tiam li pasigis la tempon per fantaziludoj. Kavaliro li estis, princo; ne, la reĝo mem. Alte li svingis la lignan glavon kontraŭ la malamikoj. Brue li kantaĉis la reĝan himnon kiel tuta raŭka eskadrono. Li estis samtempe rajdanto kaj ĉevalo. La floroj apudvoje dolore fleksas la rompitajn kapojn post lia ataklinio. Li insultas ĉiun je ĉiu bato per barbara nomo pretergalopante. Vunditoj ĝemas, mortintoj amasiĝas, sed la venko jam estas lia.

Poste la koloraj kajeroj kun ekscitaj "literaturaĵoj" kaj ankoraŭ pli la samkvalitaj filmoj forte agitis lin. Li legis ĝisfreneze. La kvieta trezorejo de biblioteko kaj legejo forte altiris lin, sed pli allogis la meditado. Kaj senrezerve ĉia legitaĵo, ĉia filmo servis por plucementi la revkastelojn.

Delonge li deĵoris ĉe la fera rado. Neniu alia ŝatis tiun laboron pro ĝia teda rutineco. Al li ĝi plaĉis. La monotona klakado agrable lin absorbis. Zume la rado cirklis, ĉiam akurata kiel movoj de la firmamento mem. Mekanike li portis nutraĵon al ĝia nesatigebla faŭko, forigis rubaĵon kaj zorgis pri oleumo de l'senfina rubando. Reflekse li manipulis la ilaron. Liaj pensoj akompanis la ritmon. Ĝi estis bona rado, bonnutra substrato por lia revado.

Hejme en triviala mansardeto li kelkfoje klopodis reprodukti poemojn, kiujn li parkerumis dum laboro. La rado inspiris ilian ritmon, lia soleco kaj sopiroj ilian enhavon. Dufoje li sendis versaĵon al revua redakcio, sed plu nenion aŭdis. Li ne kuraĝis persone sin turni al la redaktoro petante prijuĝon. Kredeble tiu ĉi sentus naŭzon pro lia aperaĵo kiel simpla laboristo. Aŭ eble lin tro multe distrus la stumpita nazo.

Poste li ekverkis novelojn. La plej trafan li kuraĝis enpoŝtigi. Ĝi revenis kun tre afabla komento, ke malfaĉila manko de spaco bedaŭrinde neebligas aperigon. - Duan fojon li ĝin ekspedis. Ĉi-foje ĝi revenis kun presita formularo konsistanta el absolute neniondiraj vortoj.

Triafoje la komento efikis tre vundige al lia delikata intelekto. Ĝi aludis falsan romantikon kaj sencelan rutinlaboron tro parencan al siaj modeloj. Literatura talento sin eble kaŝas, sed elektu, pro Dio, pli realajn kaj adekvatajn subjektojn.

Lian koleron mildigis iom la konsola legado de novelo de O'Henry, kiu asertis, ke 13-foje li sendis al diversaj redaktoroj novelon, kiun la kritiko post ĝia finfina aperigo ĝuste trovis plej bonkvalita el ĉiuj. - Kaj ĉu ne la majstro Jack London en sia unika Martin Eden procedas simile? Konstante tiu surgluas novajn poŝtmarkojn sur malnovaj manuskriptkovertoj. Obstine do ankaŭ li forsendis la karan manuskripton. Lastfoje, kiam plene ĝi perdiĝis.

Ĉu do iagrade pravis la aroganta redakthomo? Longdaŭre li okupis la cerbon pri tiu problemo. Novajn subjektojn novajn impresojn arogis la malagrablulo. Ĉu por vojaĝo? Ĉiuj poetoj ja almenaŭ unu fojon iras suden. Ŝajne tie nestas la vera inspiro, la aflikta sopiro, kiuj estas la efektivaj akuŝiloj por plej subtilaj artaĵoj humanaj. Do, suden! Sed kiel?

Konsekvence li ekŝparis. Avare li sin nutris kaj ĝis nedececo vestis. Jam vojaĝaj preparoj ekanstataŭas la revadon ĉe la fera rado. Sed kiel inde liberiĝi de ĝia patrona sekureco? Kiel malhavi ĝian narkotadon kontraŭ ĉagrenoj kaj incitoj? Malfacila dilemo. Feliĉa solvo, ke finfine la rado kvazaŭ perfidis lin.

Subitan tagon regis granda ekscito en la fabriko. Onidiroj volis, ke seriozaj maldungoj okazu. Multaj tremetis antaŭ minaco de senlaboreco kaj mizero. Sed kiam labormastro proksimiĝs al li kaj indulge petis lin ne plu reveni al sia loko ĉe la rado, la mesaĝo efikis al li kiel longe atendita absolvo.

* 2 *

Kiel strange revidi la verdaĵon de la preskaŭ forgesita kamparo. Milvariaj floroj interplektas ĝis nekredeblo, ke tiom da koloro ekzistas. Kurioze estas plenspiri aeron duonsufokan pro freŝeco. Strange estas sin bani sub suno sen fulgorandoj aŭ sin mergi en ŝaumantajn riveretojn sen atento al tempo kaj loko kiel en knabaj jaroj. Kaj apokalipsaj estis la spicaj noktoj, kiam subĉiele li tranoktis en fojnostako, densa arbaro aŭ kaduka kampa kabano.

Modeste kaj propraforte li persistis tra lando post lando. Velka, neŭrastenia junulo jam iĝis fortika, veterhardita metiist-migrulo. Ankoraŭ li klopodis eviti samsortulojn, sed ne eblis esti tute ekster ilia influo en gastejoj kaj metiistaj hejmoj. Lian serenon pro kvieto de la longaj ŝoseoj penetris spuroj de vagabonda psiko kaj fizionomio. Eksufiĉis en si mem la zorgoj kaj ĝojoj de la ĉiutago.

Sed ankoraŭ dolĉa, ĝissvena melankolio povis plensaturi lian menson, kiam ekzemple li staris ĉe bordoj de densblua, brilanta Mediteraneo. Longe li sin sternis sur virgan luzern-agron, dum mutaj, mortlacaj najtingaloj ĉirkaŭis lian rifuĝejon kaj grimpis lian korpon. Eble el sama hejmlando kiel lia ili celas suden por refortiĝi ĝis nova printempo venos.

Tiel pasis preskaŭ la somero, kiam tagon, profunde meditante, ankoraŭ soleca, li sin trovis antaŭ la impona masivo de l'flavgrizaj Pireneoj. Blankis pro brila neĝo malproksimaj suproj, dum en ja valoj ankoraŭ orumis la rikolton lanugaj persikoj vete al dolĉaromaj abrikotoj.

Li ekgrimpis la kurban, molpolvan vojon. Dum horoj lacertegoj, kolubroj kaj kameleonoj estis liaj solaj kunuloj dum anhelaj ripozoj sub korkaj kverkoj protekte kontraŭ la inkandeska hispana suno. Sekeco kaj soifo turmentas, plandoj suferaĉas, li vojeraras, sed persistas obstine.

Jam krepuskiĝas, kaj luno leviĝas, pli ruĝflava, pli mirige ampleksa ol iam ajn vidita. Ĝi pendas inter la dentformaj rokaroj kiel sorĉa disko. Ŝajnas al li, ke ĝi kiel ĉio hispana elspiras varmegon en tiu ĉi mortige brulvarma lando. Tamen ankoraŭ antaŭen por ne perdiĝi en la flavaĉa dezerto.

Tiam post roka angulo kun kaduka ŝafa rifuĝejo lin salutas en lia propra lingvo korvarma voĉo. Ĝi apartenas al larĝŝultra, barbstopla vagulo kiel li mem. Ĉu li jam perdis la cerban klarecon? Ne, la fremdulo ekpremas lian manon kaj montras klarakvan fenton ĉe bona ripozloko. Lia vizaĝo radias kamaradecan ĝojon. Li avertas, ke estas nesaĝe tro multe trinki el la glacimalvarma akvo. Sed Kolumbo ankoraŭ nenion aŭdas. Duone li dronas en la fonto, antaŭ, ol li haltas por spasme spiri.

La ŝosea kolego nomiĝas Nik. El sia valizeto li aperigas panon, oleon kaj fruktojn. Ĉe fajreto li rostas terpomojn. Senutile. Kolumbo kun ŝvitperlegoj sur la frunto rifuzas malfortvoĉe la manĝadon. Svenemo kaptas lin pro korspasmo post la troa trinkado. Kun klakantaj dentoj li kaŭras sub tapiŝo de Nik, ĝis elĉerpiteco dormigas lin.

Nokte milpika doloro ĉe la piedoj vekas lin. Pene li trenas sin por lavado en la mildiga fonto. Stranga sento de hejmeco kaptas lin. Li troviĝas en sekura rifuĝejo kun kamarado, kiu tutsimple akceptis lin kia li estas. Senkomente, sen moketo, solidare. La timiga hispana luno estas ĉirkaŭata de sangruĝa, granda ringo. Longe li levas la vizaĝon kontraŭ ĝi. La lipoj formas rideton, kiu daŭradas, kiam li rerampas al la kuŝejo kaj jam duonvoje devas cedi al mortsimila dormo.

* 3 *

Urbo Figueras. Du vaguloj ŝvitante forviŝas la densan polvon de la eluzitaj vestoj kaj fale sin lokigas en ombra taverneto. La urba foiro pulsas ekster la porda aperturo kovrita de perlŝnura kurteno. Gapas al iliaj kunportitaj fruktoj kaj legomoj la vartistino, kiu grasa tronas malantaŭ la bufedo. La arĝentan moneron de Kolumbo ŝi ĵetas, kontraŭ la marmora vendotablo kaj rekaptas en la aero per rutina ekpreno. Nur tiel konstatinte ĝian nefalsecon ŝi servas la petitajn fridajn freŝaĵojn. Post bonfartiga ripozo hezite kaj balbute ekparolas Kolumbo:

- Kial vi fakte venis Hispanion, Nik?

- Ne eblas bone klarigi. Mi antaŭlonge vekigis matenon kaj eltrovis, ke mi trafis tiun ĉi landon dum la vagado. Tuj ĝi tre plaĉis al mi. Agrabla, gajnatura popolo nur kun triviala sed ĉarma emo al la taŭroludo. Jen simple la promesita lando por vagabondoj: dolĉaj fruktoj pli ol abundas, noktoj estas varmetaj, tagoj tro varmaj por laboro. Ĉi tie siesto pli valoras ol la hejma urĝemo. La "lakĉapuloj", civilgvardianoj lasas vin en paco, la policaj reguloj ne tro multe ĝenas. Do, mi restis.

- Mi venis, ĉar ĉiam mi sopiris al io alia, io nova. - Mi iris al la sudo, ĉar mi legis, ke la poetoj, la verkistoj ...

Embarasa paŭzo, kiun fortigas la absoluta silento en la soleca trinkejo.

- Lasu tion. Mi komprenas. Por mi egale. Hejmen mi ne iros antaŭ ol necese. Tie apenaŭ eblas por honestulo perlabori la tagan panon, eĉ malpli certigi homindan estadon. Hejme ili scias la arton persekuti la homojn kun konsekvenceo.

- Mi ne plene komprenas.

- Ĉie nur devoj. Pri rajtoj kuraĝas neniu paroli. Oni devas do elekti inter ribelo kontraŭ la fiaĵoj aŭ eskapo ĝis pli bona tempo. Hejme ili klopodis laborigi min - penige kaj naŭze en internigejo. Sed kiel diras la proverbo: Eblas treni ĉevalon al trinkujo, sed ne trinkigi ĝin. Jen kial ili fine lasis min.

Iom konfuze Kolumbo observas la nedeĉifreblan mienon de Nik, kiu siaflanke fikse rigardas al rondeto de homoj, kiuj distance fervore diskutas kaj gestas spite al la bruldolora suno.

- Ĉu vi scias, kial mi balbutas, Nik?

- Ĉu vi mem scias?

- Ĉar ĝenas min terure, ke homoj ĉiam ridas, kiam ili aŭdas mian nomon aŭ observas mian eksteron. Mia nazo ...

- Kio estas pri la nazo?

- Ĝi estas kiel ... bulko, kaj ...

Nevole Nik ekridetas kaj ekbruligas novan cigaredon :

- Amiko, ĉu vi scias, ke Sokrato havis nazon kiel terpomon? Tamen afero pli grava estas, ke lia cerbo estis plenefektiva, lia famo eĉ eterna. Vidu kion, kamarado, ekstero kaj ŝajno ne tiom signifas, kiom vi pensas. Sole validas la esto.

- Tamen mi estis ĉiam aparta. Ĉio fiaskis al mi. Miaj gepatroj lasis min al mizero. Virino neniam montras intereson al flanko, kie mi troviĝas. Mi fuŝis kaj laboron kaj libertempon. Mi volis fariĝi verkisto, sed oni moke aŭ ignore silentigis min. Ĉion mi misfaras, kaj neniuj min bezonas.

- Ankoraŭ vi vivas, Kolumbo. Vi estas homo el karno kaj sango kaj do viva demento de via malfeliĉo. Ne tro malbone vi fartas ĝuste nun, ĉu?

Neklarigebla maltrankvilo ŝajnas disvastiĝi sur la foira placo. Kelkaj civilgvardianoj kaj soldatoj rapidigas siajn paŝojn. La du kunuloj daŭrigas la filozofiadon, dum la servistino, nenion komprenante, scivole rigardas, tra la perlŝnuraro.

- Aŭdu, Nik, ĉu vi neniam fantaziis, ke vi estas alia, pli valora, fama persono, sonĝis en plene maldorma stato?

- Efektive, dum la pubereco, diabla tempo, certe okazis. Kial?

- Ĉar ankoraŭ mi ne povas liberiĝi de tiu hontiga kutimo.

- Kial hontiga?

- Ĝi estas ja infanaĵo. Mi scias, ke ĝi estas ... narkotaĵo. Ĝi feliĉigas min, sed la postdoloroj naŭzas. Kiam mi estis infano mi arde avidis esti plenkreska, kaj fine plenkreska mi jam revis pri la pasinto aŭ al epokoj de grandaj, noblaj faroj. Ĉion mi volis travivi, nur ne la nunon. En ĝi ja okazas nenio.

- Kia elokvento, kara, vi ja preskaŭ oratoras. Ĉu vere neniu intereso aŭ ŝatokupo de la nuno kapablis deflankigi vin de tiu kulto al vi mem? Ŝajnas al mi plej bona kuraco simpla ekago en iu ajn kampo aŭ sfero de la realo.

- Mi estas nepraktika homo. Mia ĝenemo ĉie malhelpas min. Sciu, ke mia laboro en la fabriko estis la plej teda kaj rutina. Tiom idiota kaj enuiga ĝi estis, ke ĉiuj volonte ĝin lasis por mi. Dum jaroj mi ĉiutage staris ĉe brue turniĝanta fera rado.

- Do, vi abomenis la laboron tie?

- Ne! Mi eĉ ŝatis. La stereotipa ritmo de l'maŝino estis eĉ plaĉa kaŝejo por mia revado.

- Kial vi entute laboris?

- Kial mi... nu, por min nutri, kompreneble.

- Kaj por ke via ŝvito kaj stulteco grasigu la posedanton de la fabriko. Kredeble li neniam aŭdis eĉ vian nomon. Vi estis nulo por li, sed, kiel vi scias, vico de nuloj havas surprizan aritmetikan signifon, kiam antaŭas ilin pozitivajo.

- Mi scias ja pri la senhonta ekspluatado. Oni milfoje diris, ke ni ne toleru tiun rabsistemon. Sed kiuj portas la kulturon? Ĉu ne la riĉuloj? Ĉu ne la laboristoj ĉefe estas senkapablaj, malplenkapaj kaj ĝuste tial malriĉaj?

- Se jes, nia senmoneco kvalifikas nin por idiotejo, ĉu ne? Sed aŭdu. Certe kelkfoje okazis striko en via fabriko. Ĉu do daŭrigi la produktadon povis la posedantoj sen propra fizika laboro? Kiuj do vere portas la funkciojn de la socio? Kiuj garantias ekziston de kulturo?

- Eble vi pravas, Nik, sed iuj ja ĉiam gvidu kaj regu. Iuj manipulu la financojn ...

- Ĉu tiuj, kiuj manipulas la financojn en proprajn poŝojn? Ĉu senlaboreco, krizoj, militoj, faŝismo ne estas sufiĉa instruo? Vi pensas, ke ni ne povas malhavi tiajn benojn? Homo, ni same facile povus malhavi tiun tutan bandon kiel furzon. Restus ja produktiloj, restus la tero, multe pli bela, multe pli konvena por pli bona ordo kaj distribuo.

- La popolo estas inerta, stulta amaso. Mi ne fidas ĝin. Baldaŭ demagogoj misuzus ĝin denove, tuj ni havus novajn tiranojn. La tuto ne havas sencon.

- Fu! Vi senpaciencigas min. Ĉu mi batu vin, por ke vi vekiĝu? Vi kaj mi estas mizeruloj. Oni pretas kondamni nin ĉie. Sed neniuj kondamnas unue la kaŭzojn de niaj embarasoj. Ni troviĝas kiel inter grandaj muelŝtonoj, kie multaj jam estas frakasitaj ĝismorte. Eble vi kredas, ke vi eskapis? Homo, ĉu vi ne rimarkas, ke la muelilo jam faŭkas ĉirkaŭ vian kapon? Vi kuraĝas riproĉi la popolon! Ĉu vi trovas vin inda je tio, vi, mem popolido, kiu hontas pro via deveno? Jes, ja, la homaro estas inerta, eble eĉ stulta, sed ĝuste tiel ĉar ĝi estas krime katenita. Ĉu vi ankaŭ kulpigas blindulon pro lia nekapablo vidi?

- Bone, bone, ne koleru, Nik. Sed kio pri mi mem? Ankaŭ mi volas inde vivi, ankaŭ mi rajtas feliĉon, ĉu la popolo restas en la marĉo ankoraŭ cent jarojn, ĉu ne?

- Ĉiuj grimpas al lumo kaj varmo. Sed plej alta morala kodo estas, ke ni leviĝu kunekun niaj samklasanoj. Tio estas la klasa konscio. Due venas la individua konscio. Konu vin mem, diris Sokrato, via ... samnazulo. Jam vi revis esti tuta galerio de famuloj, Kolumho, kial ne unufoje imagi, ke vi estas vi mem? Fariĝu novspeca Kolumbo! Por vi estas ne la afero eltrovi novan mondon, sed la multe pli malfacila tasko malkovri vin mem. Por tion fari necesas, ke vi sincere konfesu ĉiujn realecojn. Vi estas laborulo, vi estis kaj vi estos. Jen la kerno. Ne vualu la faktojn kiel okazis ĉe via putraĉa fera rado. Ne plu tuŝu laborilon antaŭ ol vi konscias, ke ĝi estas ekspluatilo. Nur per solidaro la maŝinoj povos fariĝi laborista posedo, helpiloj kaj progresigiloj por la tuta homaro.

- Sonas bele, eĉ prave. Sed ĉu eblas?

- Jam milionoj da homoj aktivas en tiu direkto. Ili laboras ankaŭ por vi. Jam plurloke pruviĝas, ke plene eblas malhavi la kapitalistojn kaj la tutan kanibalismon ...

La voĉo de Nik unuafoje dum ilia kunestado laŭtiĝis pasie. Tamen ĝi ne kapablas superlaŭti multvoĉajn kriojn de gazetknaboj, kiuj kurege sin boras inter la homojn sur la foirejo:

Lastaj novaĵoj! Lastaj novaĵoj! Ribelo de oficiroj eksplodinta en Maroko!
Parta mobilizo! Lastaj novaĵoj!
* 4 *

Samnokte la du amikoj ŝteliras en la fervojan terenon ekster la urbo. Por biletoj ne sufiĉas la mono, do inter reloj kaj sub ŝarĝvagonoj ili rampas por trovi konvenan, senpagan transportilon al Barcelono, plej proksima grandurbo. Fine ambaŭ trovas starlokon en bremskupeeto por nur unu persono. Ne eblas trovi alian ejon, ĉar jam sin movas la peza trajno nur konsistanta el ŝarĝvagonoj. Ŝancele ĝi puŝas sin suden laŭ vojo tute proksima. al la maro. Mortlaciga vojaĝo, senfina kiel tuta vivo, ĉar malpurega kaj nanspaca la loko, absolute nur ebliganta staradon. La takto sur neglataj relligiloj frapita de l'senrisortaj radoj eluzas muskolojn kaj nervojn ĝisfreneze.

Tro mizera estas ilia farto por ĝui la vulkanecan sunleviĝon super Mediteraneo, kadrita de rokoj kun palmoj kaj blankdomaj urbetoj. La trajno muĝas tondre tra tuneloj, kies aperturoj aperigas eldoradajn deklivajn perspektivojn. Centfoje ili ekdormas kaj interpuŝe revekiĝas svingiĝante tien kaj reen kiel trunkoj en ventego. Ne konvenas al dupiedulo dormi stare. Plene elĉerpitaj la paro atingas la antaŭurbon Badalono, dum grincas la reloj kaj obtuze bruas la bremsado.

En Barcelono regas granda konfuzo kaj ekstazo. Laboristaj milicanoj kaj registaraj fortoj estras la situacion, kvankam seriozaj bataloj okazis ĉe kazernoj kaj en la stratoj. La entuziasmo inundas ĉion kaj ĉiujn.

Nik estas altvalora kunulo. Li scias la lingvon kaj la lokajn artifikojn rilate furaĝadon, sed eĉ li senpova staras antaŭ ĉiuj logejdomoj ĝiskreve okupitaj. - Fine ili devas kontentiĝi pri primitiva, kaduka kaverno, kie pro plenpleneco nur eblas elekti kuŝlokon planke sur ĉifonaj gazetoj aŭ starlokon duonpende kun akseloj sur kablo streĉita super densa tavolo de plankdormantoj. Nur 5 centimojn por dormi starpende. Aldone oni estas benita abunde per parazitetoj.

Ne pasas multaj tagoj en la venkebria Barcelono, antaŭ ol la du kompanianoj pro sia eksterlandeco staras antaŭ serioza elekto: tuj forlasi la landon aŭ senprokraste aliĝi al la novfondita internacia brigado.

Kolumbo gratas la nukon antaŭ la registara afiŝo kaj hezite komentas la studadon:

- Ne tro mi emas militi nek hejmeniri. Kion vi pensas?

Ĉirkaŭ okuloj de Nik aperas la konataj sulketoj, kiuj antaŭas ŝercon.

- Kiel do pri viaj junecaj revoj? Ĉiam vi pensis famiĝi kaj sopiris, ke io okazu. Jen ni povas kunhelpi forpeli almenaŭ la hispanan frakcion de tiu internacia bando de faŝistaj kanajloj.

- Mi scias ja pri la friponaĵoj de la faŝistoj. Sed ĉu ne ambaŭflanke oni ekzekutas kaj ekstermas blinde kaj sen estimo al vivo kaj justo. Kio estas vero? Ĉu entute ekzistas justo?

- Jam la maljuna trompisto Pilato arogis ne scii, kio estas vero. Vidu kion, Kolumbo. Kio utilas al la muta popolo, kio redonas al ili voĉon, liberon, rajtojn, tio estas la justo. Kio servas kaj konservas malnovajn privilegiojn, estas reakcio kaj maljusto. Ĉi tie en Hispanio la reakciuloj pro la venkoj de la popola fronto jam fariĝis krimuloj, murdistoj, kaj ĉar ili estas malamikoj de la hispana popolo ili ankaŭ estas malamikoj al ni. - Ĉu vi povis senemocie travivi la entuziasmon kaj optimismon de la Barcelonanoj dum la lastaj tagoj? Ili jam ekvivis novan vivon. La plena vekiĝo, la novaj esperoj liberigis tute nekredeblajn fortojn kaj talentojn. Ili pravas, tial ili venkos, kaj eĉ se ili malvenkos, tio nur estos provizora, ĉar eblas mortigi homojn, sed ne juston kaj progreson. - Mi ne iras hejmen al novaj senlaboreco, malestimo kaj koto. La barometro favoras nin, ek al la registrejo de l'milico!

* 5 *

- Ruk, ho, ruk! Ankoraŭ nur kelkajn paŝojn, vokas desupre la leŭtenanto. Jen Eskorial estas videbla.

La plenŝarĝita centurio en la malfrua posttagmezo pene atingas la montsupron; de kie oni estras la tutan valon kaj vidas la blankan kastelegon pri kiu temas la akuta batalo. La viroj anhele ilin ĵetas sur la rokojn. La kelksemajna ekzercado en la Albacete-tendaro nur nesufiĉe hardis ilin.

Blankaj nebuletoj kaj obtuzaj kraketoj malantaŭe rakontas, kie estas la ordinara paflinio. La du kanonetoj de Bataliono Thälmann diligente deĵoras. Per lorno eblas observi iliajn ruzajn movojn de loko al loko por konfuzi la faŝistojn. Sur la deklivo kontraŭflanke de la monto, kiun senĝene okupis ĵus la milicanoj, kampas la malamiko defende al Eskorial. Nokte okazu ĝenerala atako, kaj la kompanio, se eble, surprizataku flankon aŭ malantaŭon de la falanganoj.

- Se nur la malbenitaj hundoj ne unue nin lokalizos, ĝemas Nik, streĉe observante aeroplaneton, kiu cirklas super la valo. Doloras al li serioze piedoj kaj manoj post la grimpado.

- La homo ne estas rampulo, sed kreita laŭ dia bilda, ĉu ne? li daŭrigas grumble. Ofte mi miras, ĉu al la eternulo same ĝenas vezikoj, ulceroj kaj senhaŭteco en samaj intimaj lokoj?

- Diru, Nik, flustras Kolumbo post lokigo en komuna rokfendo, kial vi neniam rakontas pri vi mem, viaj rilatuloj?

- Eble ĉar mi ne havas. Mi venis el orfejo kaj jam flaras la tombejon.

- Ĉu vi ne havas ... lastan volon, deziron, se vi ... nu, se nur mi eskapas?

- Furzu la sanktulino! Ne temas tie ĉi pri eskapo, sed pri atako. Iam vizitis nian orfejon grasventra pastro. Mi memoras, ke li diris: ... "kaj al vi, karaj infanoj, mi volas diri: nenion timu, ĉar al veraj gefiloj de Dio mankos nenio kaj trafos nenia domaĝo". Kiam en la mallumo li forlasis nin, trafis lin tamen, tute strange, bela lavango da plenpuraj fekaĵoj rekte el la produktejo. Sed por paroli pri io alia: ni estas infere videblaj ĉi tie. Mi sentas min muŝo sub vitra montrejo.

- Sed Kolumbo spite al la proksimiĝanta aeroplano insistas pri instrukcioj.

- Ĉu vi do volas skriban testamenton, malpaciencas Nik. - Kion vi faru, vi demandas? Bone, mi diros. Tutsimple vi daŭrigu vian vojon, companero. Mi estas, kiel diras Martin Andersen Nexø, "Filo de Dio kaj dorlotinfano de Diablo". Mi iel savos min aŭ peros, ne tro gravas. Memoru, ke pli gravas la batalo ol uzi la tempon, por priploraĉi kadavrojn. No paseran! Ili ne trapasu. Se vi estas efektiva popolfrontano, vi daŭrigas al la celo. Eĉ se malkuraĝuloj, eĉ se mi mem, klopodas vin haltigi sur la ĝusta vojo, daŭrigu. Kaj se vi falas, nu bone, zorgu, ke almenaŭ vi falos en la ĝusta direkto, knabo. - Jen trovis nin la kanibaloj!

La aeroplaneto nun estas tute proksima al ilia montsupro. Laŭeble la soldatoj kaŭras inter ŝtonojn kaj en fendojn. Ordono sonas pri nepafado por ne senbezone averti la malamikon aŭ malkovri lokon aŭ nombron de la trupo.

Maŝinpafila salvo bojas el la flugmaŝino, kiu tuj estas for. Kolumbo levas la kapon kaj vidas, ke la apuda sabloŝtono estas strie truita kiel kribrilo je kelkaj metroj.

- Kiel estas al vi, Nik? Ĉesis la atako.

- Ne ĉesis la tago, fileto. Ni havos sufiĉe. Ili revenos.

Kaj ili revenas. Denove kaj denove cirklas la mortiga maŝino super la roknesto. Sagace ĝi direktas la malamikan artilerion. Falas dense la eksplodaĵoj kun terura efiko sur la malmola grundo. Silentas por ĉiam voĉo post voĉo. Ne eblas fosi tranĉeon. Vetkuras la nuda morto kun la savanta krepusko.

- Jam ne havas multan sencon tiu ĉi entreprenaĉo, komunicas la leŭtenanto, kiu ventre rampas de grupo al grupo en la vespero. - La horo de la atako estas je la 3-a matene. Per sendito mi petis permeson retiriĝi, ĉar ja ne plu temas pri surprizo ĉi tie. Sed eble nek li nek ni trapasos. Ĉiuokaze ni atendu, kaj se neniu kontraŭordono venos, ni ataku je la 3-a. Post mi Nik havas la vicon komandi.

Pasas trankvile kaj malrapidege la nokto. Kolumbo kelkfoje dormas. Ankoraŭ estas mallume, kiam la manoj de Nik lin skuas.

- Estas la 3-a. Kontraŭordono ne venis. Antaŭen, ĉe mia flanko konstante!

La kompanio grimpas malsupren. Subite denove ektondras la kanonoj, kaj palaco. Eskorial aperas kvazaŭ fatamorgano sub la fajro de la eksplodaĵoj.

Kolumbo stumblas, sed Nik estas ĉe lia flanko.

- Jen ili embuskas, li gruntas. Atentu, rampu!

Sed tro malfrue. Maŝinpafila salvo jam penetras la vicojn. Kolumbo falaĉas kaj perdas la pafilon. Zorge li esploras ventron kaj membrojn, ĉu kuglo trafis. En la mallumo li palpas por trovi la pafilon. Jen vizaĝon li trafas ... konata ... tiu de Nik. - Ĉio finita, Ŝtonmorta.

Panike Kolumbo ĉirkaŭbrakas lin.

- Lastsekunde li zorgis pri mi. Eble tial li falis. Ho, se nur estus mi anstataŭ Nik. Li multe pli bone ĉion kapablus, li multe pli klare komprenus. Li, la plej inda filo de la hejmlando, li falis, ne mi, la sentaŭgulo. Fine mi trovis amikon, eĉ pli: fraton, kaj jam mi estas sola, sola, por ĉiam.

Inter brakoj de Nik li trovas ties pafilon. Malproksimiĝas la batalbruo. Ŝajne la linioj de l'malamiko provizore estas rebatitaj.

- Adiaŭ, Nik. Daŭrigu, vi diris, ne ploraĉu! Vi falis en la ĝusta direkto. Vi estis kiel spiko en grandioza grenkampo: la popolo. Nefama vi estis, modesta, sed konscia, vi nur deĵoris kaj deĵoradis kun la vizaĝo en la ĝusta direkto. Plenfrukta spiko vi estis, kaj ĝuste tiuj ne levas plej alte la suprojn en la agro.

- La leŭtenanto falis, kie estas Nik? Iuj krias al li. Ĉu ni retiriĝu?

Kolumbo viŝas la frunton kaj duone leviĝas. Lia voĉo estas firma kaj klara. Li aspektas kvazaŭ pli granda ol antaŭe.

- Ankaŭ Nik falis. Mi prenas lian lokon. Tiu ĉi afero ne estas eskapo. Ĝi estas atako! Pasaremos! Ni trapasos ...

Kaj kun la restaĵoj de la kompanio li kuras rekte renkonte al la unuaj, embriaj radioj de la kruela hispana suno.


Notoj:
El: Sennacieca Revuo 1952.