|
(Laŭ: Harald Bergstedt: Solkarrusellen.)
<Sinjoroj kaj-inoj! La triston forpelu,
ke ĉiu kun sprito pripensu iome,
ke Tero sin svingas kiel karuselo
ĉirkaŭ la Suno fajro-atome.
Estu kaprica, acida aŭ milda ...
He ho! Ni rapidas sputniko-bilda
tra siblaj sezonoj en ripeta ringado,
tra,vintro-somero en fluga svingado,
tra krizo, prospero kaj peko kaj preĝo
----tra degelo
-------kaj rozoj
----------kaj velko
-------------kaj neĝo.Jes, ĉiuj ni devas kunflugi senrangaj.
Jen sinjorineto en sia maljuno
kun kufo tre plaĉe sur haroj blankaj
sin svingas tutjare ĉirkaŭ la Suno.
Eĉ Papo en Romo neniel rifuzas,
kaj unu konsternas, kaj unu konfuzas.
Jen unu kun floroj volas genui,
sad ne eblas halti: mi ne volas plui!
Ni ĉiuj kunsvingas en plor-rida skeĉo
----tra degelo
-------kaj rozoj
----------kaj velko
-------------kaj neĝo.Ĉirkaŭ la Suno ni jare veturas,
dum murdas militoj, kaj sango kaskadas.
Kanonoj obtuzas, bovinoj blekadas.
Profetoj el arboj, tegmentoj proklamas,
ke juĝo de l' lasta tago jamas.
Sed Suno ridadas tra pulvo-salpetroj,
kaj kun Tero ruliĝas bovinoj, profetoj,
kanonoj, biblioj, te-kringoj kaj streĉo
----tra degelo
-------kaj rozoj
----------kaj velko
-------------kaj neĝo.Sed dum la cirklado ni ektrankviliĝas ...
konsumas nin bano en Suno-glimo.
Eĉ ne cent turniĝoj - kaj pli ol sufiĉas
por nia korpo fariĝi ruino.
Kaj unu sulkiĝas, kaj unu skvamas,
kaj unu rostiĝas, kaj unu inflamas,
ĝis haroj defalas, kaj dentoj kaputas,
kaj kapo luliĝas, kaj lango balbutas.
Al ĉiu bruskulo revenas nur eĥo
----tra degelo
-------kaj rozoj
----------kaj velko
-------------kaj neĝo.Ho Suno, lumfonto, spegulo klara!
Honoron al via vespera belo.
Neniam flatanta, neniam erara
vi svingas nin ĉiujn en la karuselo.
Svingadu, svingadu en helo kaj grizo,
ĝis ĉiuj ni sinkas post lasta paliso,
kie ŝton-turtoj sur la tabuloj paradas,
kaj hedero sur niaj nomoj rampadas,
dum bruas jubile, dolore post heĝo
----tra degelo
-------kaj rozoj
----------kaj velko
-------------kaj neĝo.
Notoj:
Harald (Alfred) Bergstedt, (1877 - 1965).
Dana poeto, kiuj verkis multajn, belajn kantojn, precipe kaj naciajn kantojn kaj kantojn por infanoj.
Informoj (danlingve), vidu rete: Harald Bergstedt.
Melodioj komponis Otto Hænning ( cetere + kiel Kajto: La granda kermeso.)