Poul Thorsen
Sur Strandvojo.

(Laŭ: Henrik Hertz: Paa Strandvejen).


Rule ni iras laŭ polvaj vojetoj
gaje, facile en ĉar'.
Arboj rektiĝas post klino kaj cedoj
onde kun la foliar'.
Lago spegulas
klare sur flu'
stelojn vibrante
el brila blu'.

Vergas koĉeroj, kaj saltas ĉevaloj,
volas antaŭi al ni.
Vojon mi baras per ruzaj spiraloj,
estas koĉero-geni'!
Kuras ĉevaloj,
kaŝas arbar'
naŭzon kaj polvon
post nia ĉar'.

Vento blovante sur blu-ondan Sundon,
vento de laga kviet'!
Al mia kara fridigu la frunton,
spiru sur ŝia buŝet'!
Kara, la vento
hastas kun huŝ -
kisas kun ĝojo
sur vang' kaj buŝ'.

 
Notoj:
Henrik Hertz (1797-1870), de portugal-hebreadeveno, studis juron, sed baldaŭ ekverkis teatraĵojn. Pli ol 50 estas prezentitaj. Konata estas lia lirika dramo "Jolanto, la filinino de reĝo René", i.a tradukita en Esperanto (19089. Multaj el la poemoj de Hertz estas melankoliaj, foje satiraj, sed ĉiam", tre artismaj.

(El "Rozoj kaj Urtikoj" de Poul Thorsen. Eldonis Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago 1954).

Melodio de Weyse.

Multaj informoj estas en www.kalliope.org