Januare 1955 ĉeĥa profesoro pri muziko Ŝtefo Urban (1913-1974) divorcis de instruisto E1i Urbanová post l2-jara perturba geedzeco. Pri i.a. tio dokumentas ŝia ekscese leginda memorverko
Hetajro dancas, Fonto 1995:
"Donis al mi Ŝtefo tri donacojn, por kiuj li de mi nenion postulis:
Unue Pragon, due pli belan nomon kaj trie Esperanton."
Ne kaŝeblas, ke siaflanke ŝi protagonistas en jena strofeto el triolet-ciklo en lia samizdata Poemfabriko:
La poetino
La ĝusta poetino...
ŝi estas io ekstra!
Ŝi verkas tra l' va... o,
la ĝusta poetino.
Kaj ŝia sin-esprimo,
jen erota, jen seksa:
La ĝusta poetino,
ĝi estas io ekstra.
Al tia impertinento ekvivalentas unu karakterizaĵo (multe pli posta) de Eli:
"Ŝtefo estas bordelulo, sed li havas perfektan liphararon; ĝi estas el ĉio pli grava, ĝi estas kvazaŭ broseto .... Nur li ne elpensu stultaĵon. Lastfoje li volis, ke mi dediĉu min al li, dum li mem legis al si gazeton."
(El "Hetajro dancas")
Ĝuste dum tiu rimarkinda jaro divorca fluis tra mia dure e1provita 1eterkesto tuta serio da delikate binditaj kajeroj, numeritaj, el la mano
de Ŝtefo:
Kolumbiado
Tra l' pordotruo
La poemtabriko
Nova Ezopo
Juan en Esperantujo aŭ
Ĉirkatŭ la mondo kun papago
Don Q... de l'Espero,
ĉiuj en versoj, escepte de la 1asta, kiu pli prave titoliĝus Don Q de
l' Ma1espero, ĉar ga1imatio 64-paĝa masoĥisme vipanta (parton de) la miriga anaro en la Praga Esperanto-klubo - aŭ pardonu: La Poŝtmarka Rondo Familia, kie centras
Zora Kalumnia kaj sinjorino
Fera Kurtenova!
Ĝi estu nur venena -
ne malpli ol ĉi tiu verko!
Por Verdaj Kampoj freŝa sterko
jam estus tre konvena.
(El Kolumbiado.)
Decas diri, ke ne ĉiuj el la nomitaj verkoj meritas etikedon SAMIZDATE.
Supozeble nur kelkaj (aŭ kelkaĵoj) povus provoki malagrablajn brovlevojn dise en la tiama ĉeĥoslovaka reĝimo. Fakte nur
Nova Ezopo kaŝas tiun kvaliton: Originala kolekto ŝerca kaj serĉa pri veroj kaj kvazaŭveroj en politiko, arto kaj socia vivo. Nune nur skrupulemulo povas trovi sporadan ofendon inter la multaj (iom palaj) humuraĵoj, sed ni memoru, ke tiutempuloj pli ruze sciis legi inter la linioj, kiel ekz. en
Dianto
Politikist'
ĝi Maje marŝas
de al alta grado:
en parado.
Nur la arom'
iome spica
en kartoteko
(la polica).
Ĉi tie pli konvenus titolo
Miozoto, ĉu? Finfine post la praa Ezopo morale malmulte ŝanĝiĝis en la mondo, kaj ne nur reenkarniĝis la Ezopa animo, sed armeo da etanimoj de liaj turmentintoj. Jam post la abrupta falo de hida komunismo ni palpas tra hida abismo de
konsumismo ...
Vage kompreneblas, ke la neaperigo de l'Urbanaj manuskriptoj povas havi pli da kaŭzoj ol pure politikaj. Memkritiko? Memcenzuro? Necesas ankaŭ konsideri la tiuepokan "nepagipovon" en rigida, internacia ekonomio krom letargiaj periodoj de la ĉeĥoslovaka esp-movado dum la koncerna jardeko.
Dum la samaj jaroj (1954-61) por la dana Eldonejo KOKO mi pretigis
serion de 6 libroj, kaj certe tial Ŝtefo Urban direktis al mi siajn dediĉitajn verkojn por eventuala publikigo. Bedaŭrinde KOKO ne trovis praktikan eblon por konvena eldono en sia serio tiutempa.
Kaj tamen!
Somere 1961 mia familieto aŭte trapasis Pragon kaj nature pasigis kelkajn tagojn kun Urban. Li tiam informis, ke Régulo Pérez de Eldonejo Stafeto konsentis pri aperigo de Nova Ezopo kaj petis min fari la antaŭparolon. Tio okazis, kaj fakte jam en la sama jaro la verko aperis kiel ilustrita Beletra Kajero.
En Prago mia sugesto pri renkontiĝo kun Eli Urbanová estis nete ignorita, sed "rekompence" Ŝtefo pilotis nian aŭton al turismaĵoj konataj same kiel ankaŭ kelkaj surprize nekonataj objektoj liapreferaj.
Eksterordinare ni estis gastoj por vespermanĝo kun pluraj literaturemuloj, tiam kunlaborantoj por Norda Prismo. Nia mastro, sinjore fiera, demonstris sian ekzotikan meblaron devene de Hinda Indio, heredo de onklo,
iama diplomato tie. Se mi bone memoras, ni bonguste manĝis la javaneskan
Rijsttafel, kiun servis anonimulo neesperantista. Ho, manko de Eli!
Obsedis Ŝtefon ĉiaj "hindaĵoj". Ĉe la tablo li rerakontis, kiel la onklo partoprenis prezentadon de fakiro. Kaj li miregis, kion tiu ulo kapablis. Kunvolvita ŝnuro disiĝis de si mem kaj stariĝadis kaj stariĝadis, ĝis ĝi staris kiel stango kaj estis tiel firma, ke la adoleskulo, kiu al la fakiro helpadis, surgrimpis ĝin en la alton de dek metroj. Sed iu hazarde fotografis tion, kaj divenu kion montris la foto! La ŝnuro tute ne disvolviĝis, kaj la bubo ne troviĝis supre, sed normale surtere kaj faris al la homoj longan nazon! Ĝi estis amassugestio! (Laŭ Eli poste en Hetajro).
Elinter siaj multaj muzikinstrumentoj Ŝtefo elektis la liuton por poezia
kontribuo:
Mia liuto
nomon KONSOLO havas.
En tristo larmoj falas
guto post guto...
Kordo unua
VERON parolas pure.
En tristo ĝemas nure
sufer' sinua...
La dua kordo
ĝi kantas pri la BELO.
En tristo kaj degelo
mizerikordo!
Kaj kordo tria
ekploras pro la BONO.
En triste larma tono
plend' litania...
Trivialan politikon ni apenaŭ tuŝis, kaj kurioze nur en amarhumura situacio dum baniĝo en rivero dum ekskurso al la obskura kastelo
Karlstein iom distance de Prago. Tie ni staris en la akvo, en klasika izoleco. Nur tie sin ilustris la pesimismo pri "La Situacio". Forgesitaj la vortoj, sed ne la oblikva rideto desub "la perfekta liphararo" mokante aktualajn plagojn. Konklude li emfazis, ke tiel en sia vivokupo pri l' muziko kiel same en la esperanto-movado li malestimadis diletantismon - la ĉionsufokantan forto de kulturo, konvinko, konfirmita en lia
Elekto
Kvaliton al kvalito
en neta ekvilibro!
Kaj zorgu pri l' kredito:
kvaliton al kvalito.
Galanta erudito
bontrafas en la kribro:
Kvaliton al kvalito
en neta ekvilibro.
Tial
Gard-staru, amiko,
en dura rezisto!
Kun firma fortiko
gard-staru, amiko.
Tial en praktiko
venkas la persisto:
Gard-staru, amiko,
en dura rezisto.
(El Tra l' Pordotruo).
| Notoj |
|
(1)Samizdato: Eldonaĵo nur en maŝinskribitaj kopioj por sekreta cirkuligo dum reĝimo "totalisma".
|
La artikolo aperis en "La Kancerkliniko", okt. 1996.
Pri Ŝtefo Urban vidu en la Reto; klaku: Ŝ. Urban.
|