Poul Thorsen
|
Estis kamarado Viktor kiu iun tagon vortigis la penson, kiun kelkaj el ni jam longatempe embrie portis, sed ne eldiris, ĉar ni tro bone konis la malfacilojn ĝin efektivigi.- Ni devus havi standardon, li diris en unu el niaj kunvenoj - ĝi povus servi al ni multmaniere. Tia simbolo kaj kolektiĝa signo farus utilan efikon dum niaj plej diversaj agadoj: publikaj kunvenoj, manifestacioj, ktp, ĉu ne?
Ĉiuj samopiniis. Standardon ni vere bezonis. Sed - ni ĉiuj estis pli malriĉaj ol estas bone. Kiu ajn almozpetulo kun ioma respekto al sia metio konsiderinde superus ĉiun el ni rilate havaĵojn de tiu ĉi mondo. Do, objektive vidite, la bela plano pri standardo ne havis grandajn ŝancojn forlasi nian dezirujon.
Sed krom esti malriĉaj aŭ pli bone - mizeraj, ni havis la econ esti celkonsciaj. Tiun econ sufiĉe ofte primokis niaj kontraŭuloj - kaj cetere ankaŭ niaj simpatiantoj, sed ĝi tamen estis la portanta forto de nia tuta laboro. Unuavice tamen ne ĝi kulpas, ke la standardo vere standardiĝis. Kun honto mi konfesu, ke ni tiun nomitan vesperon tute lasis la aferon post mallonga diskuto. Ne, estis nia juna kaj preskaŭ nova kamarado Henriko, kiu revivigis la projekton kaj ne laciĝis, antaŭ ol ĝi estis fakto.
Vesperon li iomete embarasita kaj ruĝvanga starigis memfaritan metalŝparujon sur la tablon en nia kunvenejo. Eta kaj delikata estis la ŝparujo kaj sur la fermilo li arte estis kaŭterizinta: Kontribuoj por la Standardo.
Nun mi ne plu memoras, kiajn vortojn ni interŝanĝis tiun vesperon, sed ni almenaŭ ĉiuj promesis laŭpove dediĉi moneron tiam kaj iam por la ujeto.
Sed ni faris pli ol tion. Baldaŭ ekpelis nin ia fervoro, ekestis preskaŭa konkurado, kaj dum pasis la vintro, la ŝparujo per niaj nevaloraj kupromoneroj iĝis peza. Ni komencis pensi pri la tuko. Iu jam findesegnis la ornamaĵon por la stangopinto, kaj iun vesperon ni povis ĝui la latunbrilan aspekton de l'martelo kaj la serpo simetrie aranĝitaj en la kvinpinta stelo. La emblemon faris inter ŝvitplenaj laborhoroj Rikardo, la metalisto.
Stango ne estis malfacile havebla, nun nur mankis la tuko. Sed ĝi ja ankaŭ estis la plej grava! Ni rompis la ŝparujon iun printempan tagon kaj ankoraŭfoje turnante la poŝojn, ni vere posedis la rimedojn por aĉeti belan kaj sufiĉe grandan tukon tiel ruĝan, ke toreadoro flaviĝus pro envio ĝin vidante!
Anja kaj Rita proponis prizorgi la kudradon kaj ornamadon, sed tio estis sufiĉe malfacila afero. Hejme ili ne povis labori pro familiaj kaŭzoj kaj en la partiejo ne ekzistis laboriloj. Post kelkaj dimanĉoj ili tamen iel povis prezenti al ni sekrete maŝinkudritan standardon, sur kiu per belaj, grandaj literoj estis legeble:
PROLETOJ ĈIULANDAJ UNUIĜU! Tiun tagon ni ĉiuj kolektiĝis kaj ĉiu martelis najlon fiksantan la tukon. Kun profunda ĝojo kaj fiero ni inaŭguris la belan frukton de nia kolektiva penado.
Ĝi bone montris, ke ni vere volante ion ankaŭ scias ĝin efektivigi. Mi memoras, ke ni interalie ankaŭ kantis la partizan- kanton kaj sentis entuziasmon, kiam temis pri:
Flirtis alte la standardo
sangoruĝa pro batal',
montris vojon, tra la ardo
al la venko aŭ mortfal'.
Flame sun' ĉielon kisis
post forpelo de l'tiran' ...
La standardon alten hisis
ni ĉe l'Granda Ocean'.Sed la efektiva inaŭguro devis okazi tute aliel. Neniu povis en sia plej vigla fantazio antaŭvidi tion. La tuto okazis la Unuan de majo.
Kiel kutime ni sufiĉe frue ĉe la estraro petis permeson manifestacii tra la urbo elire de la malnova rajdoplano. Kaj ni ankaŭ bonorde ricevis la permeson. Sekve ni ekorganizis la aferon. Por apogo ni invitis niajn Kamaradojn el la proksimaj vilaĝoj, ekpropagandis per afiŝoj, pentrado kaj slipoj ĉe la laborejoj. Entute ĉio promesis sukcesplenan majtagon, tiom pli ke la socialdemokratoj jam de pluraj jaroj ne manifestaciis, sed nur faris ensalonegan kunvenon. Ni ankaŭ sukcesis havigi sufiĉe faman oratoron, li eĉ devenis el nia urbo.
Sed du tagojn antaŭe, la polico sendis al ni skribaĵon, per kiu oni nuligis la permeson manifestacii, ĉar la reĝo venas al la urbo kaj restos tutan semajnon. Ŝajne Lia Majesto ne deziris detruata sian posttagmezan dormeton per bruo preter siaj fenestroj! Kion fari? Ni decidis plifortigi la propagandon por la majmanifestacio spite ĉian konstitucirompon flanke de l'polico. Do ni uzis la malpermeson kiel agitilon.
La urbo ekinteresiĝis,kaj la policistaro eknervoziĝis.
- Ĉu ili kuraĝos? En la stratoj staris grupetoj da laboristoj kaj diskutis.
- Tra 60 jaroj la laboristaro ĉiun jaron manifestaciis en la majtago. Unue la socialdemokratoj, la lastajn jarojn la komunistoj. Ĉu malnova senrajteco revenu ? Kaj tio malgraŭ niaj ministroj? Morgaŭ! Morgaŭ ni vidos!
La vetero estis freŝa kaj blova. Fojon post fojo la suno fendis la drivantajn nubojn. La printempo estis fakto. Jam horojn antaŭe sin kolektis ĉirkaŭ la rajdoplaco knaboj kaj scivolemuloj. Pli poste venis la laboristoj. Tiun tagon sonis la fabrikfajfilegoj pli frue ol kutime.
Kvaronhoron antaŭ la fiksita tempo sin lokis dek dikaj policistoj ĉe la elirejo. La homamaso kreskis. Ĉu io okazos ? Ĉu ili kuraĝos ? - Precize je la 15-a subite kaj iel aperis la standardo ĉe la malalta muro; ni venis de ĉiuj flankoj kaj ĝin ĉirkaŭis. Ĝi flirtis gaje en la vento. La policoficiro proksimiĝis, ruĝa en la vizaĝo.
- Kion vi intencas? Ĉia manifestacio estas malpermesata! Forlasu tuj la placon, nu!
Li provis penetri tra la densaj vicoj al niaj gvidantoj, kiujn li certe sufiĉe bone konis. Sed en la sama momento ĉiuj aŭdis fortan voĉon voki:
- Gelaboristoj kaj samklasanoj! Hodiaŭ ni sufiĉe klare vidas, sub kia modela demokratio ni vivas. La plej elementaj rajtoj de l'civitanoj estas kontraŭleĝe forprenataj. La civitanoj ne plu povas libere kolektiĝi. Bruteco anstataŭas la paragrafojn de la konstitucio - Hodiaŭ, la Unuan de majo ni devas rememori - - -
Mil kapoj sin turnis kontraŭ la mola vento. Tie alte sur tegmento staris la oratoro. La majvento hirtigis liajn harojn, flirtigis liajn vestojn kaj forportis ĉiun vorton de liaj lipoj al la oreloj de la surprizita popolamaso. Murmuro eksonis .
- He, la anoncita oratoro, tamen! Kia oratorpodio!
La policanoj tuj kuris al la domo, sed ne eblis eniri tra la muro, kaj la pordo troviĝis aliflanke en la najbara strato. La dikuloj ruliĝis kiel radoj.
Dum kvin minutoj eblas diri multe, kaj la viro ĉe la kamentubo ne fuŝperdis la tempon. Per klaraj, trafaj vortoj li krucumis la lepor-angorajn aŭtoritatulojn, kiuj bone sentante sian malforton kaj la putrecon de sia sistemo, pro timo volis neniigi la jam limigitan liberon. Kiel pretekston ili trovis okaze la reĝon, tiun cekumon - mezepoka klaŭno en moderna socio, ktp, ktp.
- Kaj nun, Kamaradoj,- li daŭrigis,- mi proponas, ke ni kiel indaj posteuloj de la proletmovadaj pioniroj per kanto montru al la burĝaro, ke la proletaro ne lasas sin primoki. Formu vicojn kaj montru, ke ne eblas malpermesi majtagan manifestacion! - Vivu la majtago!
Li sin turnis kaj kuris trans la tegmento, neniu sciis kien. Sed la hurakrioj tremigis la aeron. Kiel ondego la homamaso forlasis la placon en senordaj vicoj. Ni formis kernon ĉirkaŭ la standardo kaj samtempe funkciis kiel kantĥoro. Ĉiuj kunkantis laŭpove la malnovajn batalkantojn.
Sur la strato 3-4 policanoj provis nin haltigi, sed estis dolĉe forbalaataj kiel pajlo antaŭ tajdo. Iom post iom la ondo fariĝis procesio. Vicoj ordiĝis kaj en tondra takto marŝis ŝultro ĉe ŝultro milo post milo pli kaj pli proksimaj al la palaco. Ĉe la vojo staris veturilo kun pavimŝtonoj kaj kvin minutojn poste iel anstataŭ la belaj, grandaj fenestroj en la palaco nur estis kelkaj vicoj da nigraj truoj. Sed la riverego fluis pluen, nur stultuloj provus ĝin bremsi. Antaŭ la urbdomo albordiĝis la ondo, kaj ni plantis la standardon en la ĝardengrundon ĉe la bela ŝtonŝtuparo.
Karlo, nia gvidanto, sin postenigis sur la teraso, ekparolis per kiel eble plej laŭta voĉo: - Tiu majtago eterne staru kiel memortago en la historio de nia urbo. Malgraŭ ĉiuj malpermesoj ni atingis, kion ni volis. Sed la majtago ankoraŭ ne signifas revolucion. Ni ne povas proklami la respublikon en unu sola urbo. Ni atendu. Sed la tago hodiaŭa povas konvinki nin ĉiujn, ke venos alia tago, kiam ni eĉ pli radikale solvos la problemojn kaj starigos nian propran sistemon. Sed ni ne povas mem krei tian situacion - nur prepariĝi, ĝis ĝi venos!
Dum li parolis, subite ĉe la strataperto aperis vico post vico da soldatoj. Tuj komenciĝis terura tumulto. La soldatoj per siaj pafilteniloj laŭte kiriante komencis malbari al si vojeton tra la homa muro. Infanoj kaj virinoj kriis, kelkaj svenis. Komandoj tondris,
- Hejmen! Iru hejmen! Forlasu la placon!
Karlo haltigis sian paroladon. Neniu vivanta estaĵo povis aŭdi lin pro bruo. Li saltis sur la balustradon kaj kriegis en mian orelon: - Iru hejmen ! Zorgu pri la standardo!
La standardo? Ĝi estis for! Kaj ĉirkaŭrigardante mi vidis ĝin flirti trankvile alte sur la urbdomo el ronda fenestro sub la tegmento! Dum la tuta placo bolis kaj krioj, komandoj sufokis ĉion alian, tri el ni rapidegis tra la malplena urbdomo laŭ multaj ŝtuparoj. Ni renkontis Kamaradon Henriko. La knabo estis pala kaj tremis pro ekscito. Li estis nevola viktimo de l'atmosfero.
- La standardo? ni kriis. Ni savu ĝin ! Kaj ne atendante respondon ni grimpis al la subtegmento kaj malbaris la plafonpordeton. Tie ĝi estis. Sed tro bone ligita al la traboj.
Mi rigardis trans la placon. Antaŭ la urbdomo nun estis nur soldatoj. Kelkaj uloj kuŝis sur la pavimo, aliaj forkuris. Verŝajne oni estis pafinta. Estis neeble malligi la ŝnurojn, kaj ni ne havis tranĉilon. La situacio danĝeriĝis pli kaj pli. Ni jam aŭdis pezajn paŝojn sub ni. Post vana provo atingi la tukon por ĝin forŝiri, ni provis forkuri trans la subtegmetoj al alia ŝtuparo; ni trovis ĝin, sed ĉiuj tri estis arestataj sur ĝi ...
Kiam ni denove povis renkonti la Kamaradojn post la karcerpuno, estis sufiĉe multe por diskuti. Sed tion mi ne volas priraporti. Nur lastvorte diri, ke la standardo restis en la urbdomo. La policanoj ŝajne opiniis tro danĝere redoni ĝin al ni, kvankam la partio - sufiĉe strange - restas laŭleĝa.
Sed iun tagon ni iros al la urbdomo laŭ simila maniero, kiel tiun belan majtagon, kaj post tiam la standardo havu lokon en la revolucimuzeo!
Notoj:
El: Sennacieca Revuo, januaro 1936.