Poul Thorsen:
Sinjoro kaj junulo.

(Laŭ Popola kanto: Monsieur, vous êtes jeune homme -).


Sinjoro kaj junulo!
Laŭ via sentimento
elektu blondulinon
por plaĉo kaj kontento.

------Sed inoj blondaj
------estas senhontaj,
------tial kun blondaj
------ne ludas mi.

Sinjoro kaj junulo!
Laŭ via sentimento
elektu nigrulinon
por plaĉo kaj kontento.

------Sed inoj nigraj
------aspektas tigraj,
------tial kun nigraj
------ne ludas mi.

Sinjoro kaj junulo!
Laŭ via sentimento
elektu ruĝulinon
por plaĉo kaj kontento.

------Sed inoj ruĝaj
------estas ĵaluzaj,
------tial kun ruĝaj
------ne ludas mi.

Sinjoro kaj junulo!
Laŭ via sentimento
elektu grizulinon
por placo kaj kontento.

------Sed inoj grizaj
------estas kaprizaj,
------tial kun grizaj
------ne ludas mi.

Sinjoro kaj junulo!
Laŭ via sentimento
elektu brunulinon
por plaĉo kaj kontento.

------Sed ino bruna
------estas komuna,
------escepte nuna
------edzin' de mi!