Poul Thorsen:
Spure de Ernest Hemingway.


Somero en decembro - kaj migrado laŭ longa strando de insulo Kubo. Miksas sin pura, saleska brizo kun flaro de tropikaj spicoj. Pri fiŝista vilaĝo apude cirkulas persista onidiro, kie ĝuste tie vivadas la modelo por Olda Viro kaj la Maro, fama rakonto de Ernest Hemingway, cetere tradukita en Esperanton de Fernando de Diego.

Jam en la jaro 1952 Hemingway priskribis tiun fantastan luktadon kontraŭ super natura spadfiŝego, sekve la oldulo atingis sian centjarecon! Ne mirige, ke ju pli proksimas ŝanco trovi konfirmon pri la oldula onidiro, despli forvaporiĝas lia figuro, ĉu en freŝa aŭ en emburita stato, nunjare 1996.

*************
Pli konkretas spuro de Hemingway tra la stratoj de Havano. Du tavernoj rivalas esti preferitaj de la verkisto, kaj ambaŭ pravas! El inter siaj multaj loĝlokoj tra la mondo li plej longe restis en Kubo. Li foriris nur en 1961, unu jaron antaŭ ol li mortpafis sin en Usono - post vana kuracprovo i.a. per elektroŝokoj kontraŭ depresioj kaj impotento intelekta.

Hemingway amis la ekstroverton de kubanoj kiel ankaŭ ilian intimemon. Nur unu lokon li verŝajne pli ŝatis: Orientan Afrikon pro konata ĉaspasio. Sed en Havano li pli ol ie ajn kapablis verki. Laŭ maliceta takso li estis granda drinkemulo. Sed efektive li ne drinkis verkante - kaj ankaŭ ne inverse! Vero, plene konfirmita, estas ke ĉiun antaŭtagmezon li forlasis sian laborĉambron por promeni al trinkejo La Bodequita por unu-du glasoj da Mojito.(1*)

Posttagmeze li kun sama akurateco sin direktis al taverno Floridita por inhali sian favor-trinkaĵon Daiquiri(2*) de tiam nomita Papa Double.

Sur ĉiuj muroj de la nomitaj trinkejoj sennombra gastaro postlasis siajn aŭtografojn - centre paradas priplorinda Salvador Allende.

En la laborĉambro de Hemingway, nun muzeeto, rimarkindas ke li verkis starante - tute konforme al lia konciza stilo. Tie ankaŭ orfas lia fifama stampilo kun teksto de la aĝulo pli kaj pli mizantropema: Mi neniam respondas leterojn!

*************
Voje tra Hispanio magnete altiras la eŭska/navara urbo Pamplono ĝuste pro ĝia densa ligiteco al Hemingway. Fasĉinita de tieaj taŭroludoj li ja verkis la romanon Ankaŭ la Suno leviĝas. Pri la taŭro-fenomeno ĝenerale ekestis granda, preskaŭ scienca volumo: La morto venas posttagmeze.

En Pamplono ĉiujare ekde la 7-a de juli disvolviĝas Fiesta de San Fermin kun kulmino orgia en La Encierro: Matene tutsemajne taŭroj en aro destinita por la morto post kanonpafo trakuras la stratojn. Milmilkapa festenuluro tajde dancante bruas kaj ĝuas la spektaklon. Svarmoj da ekstazaj junuloj ĉirkaŭas la bestiojn ĝis la klasika areno. Neeviteble blinda ebrio kaj troa maltimo postulas viktimojn inter la eŭske blank-ruĝe vestitaj trobravuloj, nur armitaj per falditaj ĵurnaloj.

Proksime al la enir-portalo de l'areno sin levas plumpa, granitstatuo honore al Ernest Hemingway. Kiel lumturo li gvatas la popolmaron, dum ĉirkaŭ la idolo profanuloj ŝakre disvendas lastajn biletojn.

Lasu al la kontuzita monumento mem paroli:

ER EST HE IN WAY
Premio Nobel de Literat r
A igo de es e pueblo y
Admi dor de sus
FIESTAS
o e supo d scribir prop gar
JA IUDAD DE PAMPLONA
SAN FERMIN
1966

Kelkaj kupraj literoj de tiu belintenca dediĉo mistere malaperis. Ĉu pro kaduko? Ĉu suvenire aŭ obscen-efike? Almenaŭ la ŝajna balbuto tute bone ilustras la etoson de San Fermin. Ke okulglobo de la famulo mankas, nur trafe reflektas la konatan malplenon kaj splenon en la Esto de Paĉjo Ernesto ....
*************
Brunete. Polveca urbo kastilia, tra kiu dana aŭto pasis en la jaro 1979. Ankoraŭas pafcikatroj sur ovoformaj bunkroj de la civilmilitaj jaroj 1936-39. Ankoraŭas ankaŭ sur centra muro epitafo oficiala, elokventa:
ESTA PLAZA PERPETVA
LA GRAN VICTORIA DLA
BATALIA D BRUNETE
EN NVESTRA GLORIOSA
CRVZADA D LIBERACION
AÑO DE MCMXXXVIII
Nur pro hazardo la okuloj observas larĝan kampon kun unu aŭstera krucego: Amastombo por anonimaj viktimoj. Ĉi tie rulis la granda ofensivo de Sierra Guadarrama - vane por la registaraj trupoj. Se temas pri falintoj ambaŭflankaj, sub tiu ĉi dika herbotapiŝo ripozas ankaŭ inter anoj de l'Internaciaj Brigadoj amiko de la junaj jaroj, Harald Hansen ....

Facilas imagi, ke sur tiuj ĉi deklivoj batalis inter krudaj partizanoj usona aventuristo Robert Jordan, ĉefrolanto en la ĉefverko hemingveja: Por kiu la Sonorilo sonoras? Ekscite ĝis senspiro legita kaj relegita. -

Ĉu ĉi-herbe venis al lia dormsako la kurthara Guapo (kuniklo), amore ĝis tremetis la tero - sur humo tiel karakterize ruĝa en Hispanio.

Ĉu post eksplodigo de tia damnita ponto rifuĝis inter similaj pinoj al sia pereo ŝia Inglis?

*************
Fone de l'Hemingway-verkoj embuskas la morto. Tiel ankaŭ en Neĝo de Kilimanĝaro, plej alta monto de Afriko, "Loĝejo de Dioj". Tie satvivinta verkisto post vundiĝo dum safari-ĉaso fantazie ripetas antaŭ sia tendo buntan vivon kun ĝia triunua beato kaj hanto: Ĉaso, amoro kaj verkado. Ekestas lasta novelo de kaj pri novelisto agonianta pro gangreno korpa kaj spirita.

Amboseli. Sur la limo inter Tanzanio kaj Kenjo kampadi en tendo - sed pli komforte kun banejo! Kiel vivanta kontrasto al la purgatoria soleco de l'novelisto saltas dekoj da impertinentaj simioj provoke sur la tendo-tegmento. Ne eblas ilin forpeli. La ruzuloj grimpe malŝlosas serurojn kaj inĝenie penetras kofrojn. Nodoj sur ŝnuro por ili estas simpla afero. Nur metalfadenoj povas iom bremsi la aktivecon.

Tie sidi ĉe primitiva lampo rigardante la pinton de l'neĝogiganto. Vespere kaj frumatene la suno transformas arĝenton en oron.

Al tiu ĉi blanka krono, degelejo de animoj, image forflugis spirite de granda novelisto.

*************

Notoj:
(1*) Mojito: Rumo kun mineralakvo plus folieto de minto.
(2*) Daiquiri: Rumo kun gutoj de citrono kaj maraskino ĉeriza kun sukero sur frakasita glacio.

(La priskribo eble el 1997).