|
Mi volas kanti kanton;
kanto, kiu estas forta.
Unaija - unaija.
Malsana mi kuŝas ekde aŭtuno,
senhelpa, kvazaŭ mi estus
mia propra infano.Trista mi deziras mian virinon
for al alia kabano,
al viro,
kiu estos ŝia rifuĝo,
sekura kaj firma kiel vintra glacio.
Unaija - unaija.Trista mi deziras mian virinon
for al pli bona protektanto,
nun, kiam mankas la forto
levi min mem de l'kuŝejo.
Unaija - unaija.Ĉu vi konas vin mem?
Tre malmulte vi scias pri vi mem.
Senforta mi kuŝas sur mia breto,
nur la rememoroj fortas!
Unaija - unaija.Ĉasbestoj! Granda ĉasajo!
Fuĝantan kaptaĵon mi ofte pelkuris!
Lasu min retravivadi kaj ree memori,
ke mi forgesu mian malforton.
Unaija -- unaija.Mi memoros la grandan blankulon,
la mar-urson,
kiu venis kun alte levita postaĵo
kaj nazo en la neĝo!
Ĝi arogis al si,
ke sole ĝi estas virbesto,
kaj venis kurege al mi.
Unaija - unaija.Ĝi min renversis
fojon post fojo,
tiam senspira foriris
por kuŝe ripozi
malantaŭ glaciroko ronda.
Senzorga ĝi estis, nesciante,
ke mi estos ĝia finsorto.
Ĝi arogis al si,
ke sole ĝi estas virbesto,
kaj ne imagis,
ke ankaŭ mi estas virulo!
Unaija - unaija.Neniam mi forgesos la grandan lardulon,
la fjord-fokon,
kiun mi mortigis sur mar-glacio,
frumatene, longe antaŭ tagiĝo.
La kamaradoj hejme
ankoraŭ kuŝis kvazaŭ mortaj,
elĉerpitaj pro miskapto kaj malsato,
kaj dormis.Kun viando kaj abund-grasa fok-lardo
hejmen mi venis rapide,
kvazaŭ nur kuro trans glacio
por esplori spir-truon tie.
Tamen, estis maljuna, ruza virfoko,
tuj flaranta homon.
Sed antaŭ ol ĝi ekspiris,
mia harpun-pinto
penetris mortige ĝian nukon.Tia estis mi iam.
Nun mi kuŝas senforta sur breto,
eĉ ne, kapabla havigi lardon
por lampo de mia edzino.
La tempo, la tempo ne volas pasi,
dum tagiĝo sekvas tagiĝon,
kaj printempo proksimiĝas la loĝlokon.
Unaija - unaija.Kiom longe mi kuŝu ĉi tie?
Kiom longe?
Kiom longe ŝi iru almozi
lardon por sia lampo,
cervohaŭton por vestoj,
viandon por manĝo?
Senhelpa mizerulo - sendefenda virino.
Unaija - unaija.Ĉu vi konas vin mem?
Tre malmulte vi scias pri vi mem!
Dum tagiĝo sekvas tagiĝon,
kaj printempo proksimiĝas la loĝlokon.
Notoj:
Poul Thorsen: "Mia spiro - Tia mi nomas tiun ĉi kanton, ĉar al mi same necesas kanti ĝin kiel spiri.".
El: "Dansk Esperanto-Blad", 1952, paĝo 61.
Vidu aliajn poemojn de Knud Rasmussen kaj pri Gronlando en la paĝoj: Klaku:
"Himno de Gronlando," :
" Ĝojo de kanto/
Sopiro al kantbatalo.":
" Nordcervoj/Somero":
" Mokokanto.":
" Kanto de l'vidvino."