Poul Thorsen:
Literatura spegulo.

Literatura spegulo.
Rimletero por la centa numero de Boletin, Hispanio

Karaj legantoj kaj redaktoro!
Freŝa sin tenas en mia memoro
via akcepto tre nobla,
kiam mi vagis en aĝo tre juna
tra via lando suda kaj suna
- kaj dum reveno multobla.

Sed chu vi scias, ke multe pli ofte
vi venis Norden, kaj kvasaŭ; adopte
per nia lingvo komuna?
Sango kaj Sablo paradas (ho peza!)
sur mia breto kun iom hereza
Antologi' Kataluna.

Dominech, Pujula, Maŭra (juvelo!)
vuce al Rosenörn, la kolonelo
kun Don Kiĥoto fragmenta!
Sekvas Santander, gvidilo unika,
akraj pamfletoj el lukt' respublika
- longe atendo silenta.

Salutas subite el cindro heroldo:
Boletin kaj La legema Koboldo!
Stilo subtila kaj franda.
Pro via brila fragmento Kiĥota,
pro Scivolul' malprudenta (eksmoda!)
dankon, homego malgranda!

Belaj afiŝoj sinsekvas konstante,
Dialektikon Dalmaŭ; elegante
verŝas por erudicio.
Sed super chio nun trilas birdeto
laŭ;de al bela serio Stafeto
voche de la kanario.

Karaj amikoj! La centa numero
estu signalo por plua prospero
- tial kun kora gratulo.
Lasu ankoraŭ; nin ofte revidi,
lasu nin plori, lasu nin ridi
en literatura spegulo.

Notoj
Verkis
Poul Thorsen.
El: Trovita papero!.