* * * Ĉi nokte sonĝis sonĝon mi - Melodio (dana): Drømte mig en drøm i nat. songo.htm


* * *

Ĉi nokte sonĝis sonĝon mi

Melodio (dana): Drømte mig en drøm i nat.

Ĉi nokte sonĝis sonĝon mi,
Ho, ke ĝi estu ver':
Ke regas ne milito plu,
Sed paco ĉie sur ter'

Pri konferenco sonĝis mi,
Ŝtatestra grandkunven'.
Konfirmis dokumenton ĝi
Per la subskribo jen:

Ne plu ekzistas militist',
Ne plu la armlar'.
Nun ĉiu estu pacifist'
Pro l'bono de l'homar'.

Kaj sur la stratoj ĝoja kri'
Eksonas ĉie nun:
Por tuthomara famili'
Nun ĉie brilas' sun'!

Ĉi nokte sonĝis sonĝon mi,
Ho, ke ĝi estu ver':
Ke regas ne milito plu,
Sed paco ĉie sur ter'!

Ĉi nokte sonĝis sonĝon mi,
Ho, ke ĝi estu ver':
Ke regas ne milito plu,
Sed paco ĉie sur ter'!

Notoj
La poemo el: Trovita papero!
La aŭtoro: Ni ne scias, sed eble Poul Thorsen, Kopenhago.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: