Poul Thorsen:
Solstico (Når kommer våren?)

Iam en pratempo vintra
homo pro mallumo blinda
palpis, ĉu sur horizonto
suno mortis en la mondo?
Sed por praulo brilis la Julo *).

Kiam en epoko nune
homoj solidare kune
sin pretigas laŭ signalo
por rezisti al fatalo,
nova fortuno brilas kun suno.

Iam en estonto pace
homoj vivos senminace.
Tiam ĉesos la obskuro
de pratempo kaj futuro.
kaj por feliĉo brilos solstico.

Notoj
*) Julo: "Antikva, pagana festo en Nord-Eŭropo" (PIV)
Teksto: Poul Thorsen. Melodio: J.C. Gebauer.