Tra la sezono
(Se la versoj stumbletas sur apostrofoj,
kulpas franca melodio - ­se melodio? - de Jean Blanc).
Tuj kiam flavas la aŭtun',
kaj fungoj fungas el la hum',
ni kolektiĝas por gustum'
kaj instruiĝo en komun'
por sperti ĝis la maksimum'
pri flavo, ruĝo, blanko, brun',
ke ne okazu misfortun'
en la arbaro ĝuste nun.

Laŭdire eblas vivi sen
amoro kaj botelo-plen',
laboro kaj fizika pen'
kaj sen posedo de gulden',
se venas nur vetero-ben',
ke multaj fungoj dum promen',
sufiĉas al sifuĉa(1) pren'
por la aŭtuna fung-festen'.

Okazis dum pasinta jar'
en Næstved optimista par',
viktime de budĝeto-ŝpar',
decidis serĉi en arbar'
facil-koneblan fungon, ĉar
laŭ kunportita memuar'
(kun bedaŭrinda preserar')(2)
superas ĝi en kulinar'.

Modeste ĉe arbara dom'
"tutcerte" kreskis la legom'!
Erari povas ĉiu hom',
kaj pro la preseraro, krom
malica manko de arom'
la paron trafis lakso-vom'.

Moralo:
Fidindas nur tra la sezon'
analfabeta gastronom'!

Notoj
(1) Sifuĉa ne estas preseraro,
sed nur anticipas certan malekvilibron
de la lango post unua tosto.
Do, nun logike al la temo:
preseraroj kaj fungoj.
(2) Ekzemple rava devus esti flava,
kaj pli katastrofe: tre manĝebla devus esti ne manĝebla.