3: Solkanto Virina:
Ĉu vi permesas al mi kiel damo
fari nun kelkajn konfesojn?
Kiel vi mi suferas pro amo:
Mi amegas ĉeesti kongresojn.
Dek mi ĝis nun jam trafikis
kaj la fakterminaron praktikis.
Mi renkontis en Århus unue
ĉarman kolegon hispanan,
sed verŝajne aliĝis tro frue,
ĉar mi sole komprenis la danan!
Tamen mi bone mimikis
kaj la fakterminaron praktikis.
Kaj en Salzburg, en lando muzika,
domoj sendube ektremis,
kiam dana orkestro unika
kun la supo latuna promenis.
Ĝi la orelojn surdigis
kaj zigzag-terminaron praktikis.
En la Pariza fervojo subtere
estas bonega plezuro!
Pri Parizaj kongresoj cetere
oni legu en literaturo ...
Ni al Montmartre formikis
kaj konjak-terminaron praktikis.
Prezentis Lindaŭ belege kaj ĉarma
flirton de flago ĉe flago,
kaj se laboro fariĝis tro varma,
freŝon donis bloveto de l'lago.
Du kaj du ni romantikis
kaj la lag-terminaron praktikis.
Por la kvina en Utrecht nun fine
mi Esperanton parolis,
sed naci-lingvoj fluis senlime
- kaj la krudaj haringoj tavolis.
Unu mi enstomakigis
kaj kloak-terminaron praktikis.
Plej alta revo mi ĉiam imagis
la romantikan Veronon.
Pro Julieta-Romeo mi vagis
por ekvidi la faman balkonon.
Jen la karuloj tragikis:
sarkofag-terminaron praktikis.
La kongreso en Zürich konstatis:
bone funkcias la reloj.
En la noktkluboj poste invadis
kelkaj fakgrupoj al la ba-reloj.
Ili fratiĝon fortigis
kaj la brak-terminaron praktikis.
En Stokholmo mi tute private
spertis la svedan gastigon,
dum aliaj diskuris malsate
kaj soife vizitis fabrikon.
Ĝi porcelanon fabrikis
kaj nur lakt-terminaron praktikis.
En Rijeka triumfe ni estis
en la kongres' de kongresoj.
La urbanoj milope kunfestis,
kante svingis la jupojn sen ĉesoj.
Mi ankaŭ kungimnastikis
kaj barakt-terminaron praktikis.
Por la deka en Århus multopo
varman akcepton nun spertas.
Ni laboros, amuzos ktp.
kaj pri unu afero tutcertas:
Eĉ se la mond' lunatikos,
ni la fakterminaron praktikos!