Poul Thorsen
Semaforo verda.


La ritmo de radoj sur reloj
kun dolĉa intimo
denaskas en niaj oreloj
kaj en la animo.
Treme aperas en takto hezita
lando infana - delonge perdita
en la malproksimo.

La ritmo de radoj sur reloj
frapante, fiere
nin vokas vojaĝi al steloj
tutmondon konkere.
Regno de revoj kaj longa laboro,
lando juneca kun freŝa fervoro
lasas nin lukti libere.

La ritmo de radoj sur reloj
trankvile ekbatas,
kaj jam ni la limojn de l' celoj
rezigne konstatas.
Lando de aĝo, ripozo kaj saĝo
estas la fino de nia vojaĝo
- sed la ritmo de l' reloj daŭradas.

---0---

La reloj kunligas la landojn
trans plej altajn montojn.
Ni fandis la ŝtalo-rubandojn,
ni plantis la pontojn.
Vojon ni faris en marĉo giganta,
venkis ĝangalojn kun frunto ŝvitanta,
rompis tra la horizontojn.

La manoj kunligas la manojn
de l' fratoj trans maro.
Ni efektivigis la planojn
pri mondsolidaro.
Ni al labor-pioniroj salutas,
internacie delonge sin trudas
lingvo por unu homaro.

La mondlingvo ligas la homojn -
kaj jam Esperanto
forpelas babelajn fantomojn
en lando post lando.
Vaste kaj vigle laŭ ritmo de l' radoj
vivu la lingvo de niaj korbatoj,
voke per voĉo de l' kanto!


Kromstrofo
por Semaforo verda.

Kaj nun en lando de pontoj jubile
Aalborg kvindeke konstatas,
ke l' fervojoj funkcias stabile,
kaj kolegoj kongres-kongresadas.
Nur ke la haroj griziĝas,
dum tik-tak-terminaro bis-bisas.


Notoj
El kantato ĉe la deka kongreso de
Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, Århus 1958.
La kromstrofo temas pri la 50-a kongreso en Aalborg 1998.
La tuta kantato aperis en Sen paraŝuto, Stafeto 1963.