Poul Thorsen:
La rava reĝino de Saba.

(Laŭ: Sophus Claussen, dana poeto).

 
La rava reĝino de Saba
kun muloj kaj mistikemo
vojaĝis por provi la saĝon
de l' reĝo en Jerusalemo.

Sed mem estis peze provita,
ĉar ie en mulo-kvartiro
ŝi perdis la virton al sklavo
- krom sia or-ventumilo.

Kaj poste la reĝo rifuzis
al ŝiaj donacoj kaj ravo,
ĉar plej delikatan favoron
ŝi donis al nigra sklavo.

Dum Salomon la ventumilon
redonis, ŝi flame ruĝiĝis.
La sklavo al li ĝin portis,
kaj tiel la ago pruviĝis.

Ŝi flustris: «Okazis tagmeze,
ke en la gastejo pro ardo
je l' reĝo de Jerusalemo
mi vokis sklavon por varto.

Mi vokis al nigra sklavo.
Mem sunbruna, preskaŭ ni samis.
Ho, Salomon, tute ne saĝa!
Vin mi ja amus kaj amis!»
---------* * * *
Revoje en ĉiu gastejo,
en ĉiu mulo-kvartiro,
ŝi vokis sklavon amori
kaj sendis lin kun ventumilo.

Ĉiuj kun or-ventumiloj
ĉe Salomon finis vojaĝon.
Baldaŭ pro sia kolekto
sopire li perdis la saĝon.

Ofertis li sian regnon
por unu sola destino:
Dum unu horo fariĝi
sklavo de l' Saba reĝino.

Sed ŝi per sendito respondis:
«Feliĉe savita el tristo,
domaĝe ne amas la reĝon -
sed se li nur estus mulisto ...»  

Notoj:
Sophus Claussen (1865-1931) estis redaktoro, kiu multajn jarojn viis en Parizo kaj verkis sub videbla influo de Baudelaire. Liaj multaj poemoj montras lin kiel grandiozan lirikulon, plenan de eleganto, subtilo kaj sprito. Claussen estis epikurano kaj adoranto de belo en ĉiuj formoj (li ankaŭ estis artpentristo). Li forte kontraŭis utilismon. "La poezio estu proklamo de la plej kurioza, mistika ligiteco de niaj travivaĵoj".

Pri la aŭtoro en la Reto:
Klaku: "Sophus Claussen."

Vidu aliajn verkojn de Sophus Claussen en la paĝoj, klaku: " Parizanino."
kaj ankaŭ: " Ribelo de l'atomoj."

El la libro de Poul Thorsen:
Sen Paraŝuto Stafeto 1963.
Sophus Claussen,
(memportreto 1923-1924):