Poul Thorsen:

Runo - - Emfaze

Runo

Nobla amiko,
nia nestoro,
perdis la plumon.
Donis dekoble
sian talenton
la nefortulo.
Ŝtone naskitaj
vane la vortoj
vindas la vundon.
Flamu nun nokte
treme nordlumaj liahonore!
Mutas nun mildo,
nudas la nesto.
Orfaj ni pluas
post la tempesto.

Emfaze

La monddiplomatojn mi vokas
el sia fatala rutino.
Dum fungosimila ruino
alŝvebas, la hom' epilogas.

Atomgeneraloj arogas
pri plena amas-elimino.
La monddiplomatojn mi vokas
el sia fatala rutino.

La nuda ciniko pli ŝokas,
ol ĝia detrua destino
minace al ĉiuj per fino,
dum blinde ni paktas kaj blokas.

La monddiplomatojn mi vokas.

Notoj
Runo: El Norda Prisma, 1967, 3-4 + Revuo Esperanto 1957, paĝo 122
(= Odo al Francisko Szilagyi, † 1967)
Emfaze: El Revuo Esperanto 1957, paĝo 122.

Poul Thorsen, (1915-2006)