Poul Thorsen: |
Ho ve, nenie rozoj tiom ruĝas
nenie domoj pli indulgas nin,
nenie sur lanugojn ni rifuĝas
pli molajn ol en hejmo ĉe patrin'.Amata loko, kie al orelo,
ravita pro printempa harpo-ton',
imagis harmonio el ĉielo
arbaran eĥon de patrin-kanzon'.Kun vano levas sin en fremda foro
montaroj kun ĉielo-tuŝa pint'.
Ho, vana eĉ ĉielo, se la koro
ne trovos tie plaĉonde l'pasint'.
Notoj:
Jens Baggesen (1764-1826) estis strange caprica poeto kaj homo. Li ŝatis samtempe simplecon kaj ornamon, estis respublikano kaj favorato de princoj, kondutis kiel multvojaĝinta kosmopolito sed ankaŭ kiel sindona patrioto. Lia ĉefverko, "La labirinto", estas unu el la plej elegantstilaj danaj prozaĵoj. Ĝi priskribas Eŭropan vojaĝon. Baggesen havis diversajn oficojn, sed pro maltrankvila naturo flagris de loko al loko, ofte en disputo; genio sen povo atingi plenan klaron kaj maturon.
El "Rozoj kaj Urtikoj" de Poul Thorsen. Eldonis Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago 1954.
Melodio de Th. Laub.