Poul Thorsen
La rabistoj el Rol.

(Laŭ: Hans Hartvig Seedorff: Røverne fra Rold.) .


Rabistoj tri, rabistoj tri,
rabistoj tri el Rol
noktomeze eliris por petol'
kaj kriis: "Eĉ Diablo mem
ne kaptos por strangol'
la rabistojn tri, rabistojn tri el Rol."

Kaj streĉe iIi stampfis tra
la nokto sen parol',
kaj malvarmis rabistoj tri el Rol.
Venante al krucanta voj'
disiris la patrol'
de rabistoj tri el Rol.

Torentis tra la truoj de l'
ĉiela kaserol'
sur rabistoj tri, rabistoj tri el Rol.
Rifuĝi devis unu al
ŝafejo sub tegol',
la plej aĝa de rabistoj tri el Rol.

Persistis la aliaj tra
la nokt' kun firma vol',
unu,du, jes rabistoj tri el Rol.
La dua trafis al gastej'
kun tro da alkohol'
por plej gaja de rabistoj tri el Rol.

La lasta kaj plej bela de
rabistoj tri el Rol
rompis pordon sen virgulina vol':
"Knabino, frostas mi, sed vi
duoble varmas ol
la plej juna de rabistoj tri el Rol."

Venontmatene ronkis tre
rabistoj tri el Rol,
unu dure, aliaj du en mol.
En la drinkejo, ĉe knabin',
kun ŝafoj sub tegol'
oni kaptis la rabistojn tri el Rol.

Sub pendigilo vidis sin
tagmeze kun petol'
kaj "Bonvenon!" rabistoj tri el Rol,
kaj ridis: "Fine kaptis do
Diablo por strangol'
la rabistojn tri, rabistojn tri el Rol.


Notoj:
Rol = dana nomo: Rold. Granda arbaro en la norda parto de Danlando.
Hans Hartvig Seedorff (1892-1986), sekciestro de Dana Ŝtatradio. Unu el la ĉefaj, danaj poetoj. Artisto de facilflua, gracia ekstero kaj multvaria enhavo. Tre produktema optimisto kun vigla temperamento. Multe vojaĝis - i.a ĉirkaŭ la Globon por subvencioj de legontoj de poemoj verkotaj survoje! Tradukis poemojn de Heine.
Bibliografio, vidu rete - klaku: Hans Hartvig Seedorff.


Hugo Seligmann komponis la muzikon al "La rabistoj el Rol", kiu cetere estas dana filmo el 1947.
Aliaj verkoj estas en ĉi tiuj hejmpaĝoj, nome Rajnal, la rajdisto. - - -kaj: Leprulo.