|
Inspiris Ewald nur "noblaj virtoj",
brakumis "inoj brunajn li silente".
Sed min inspiras obstinad' dum flirtoj.Plej multaj montri sian virton ŝatas,
dum plej malvirt-frivole koro batas.
ĉe vi, ho ve, la malon mi konstatas.La floroj logas per kolor' insektojn
( ruzege atingante polv-injektojn),
sed viaj farboj celas nur afektojn.Knabin'! Eternos mia korinklino,
deklamis li (plej tede forgesante,
ke junulino; oldu nur la vino.)La ĉambro estis luksa, laŭ konsisto
reĝin-naskejo kaj kun spac' en lito
por kaj patrin', infan' kaj - akusisto.Ŝi estis rozo, rava kaj koketa,
svatantoj svarmis ĉirkaŭ ŝi simile
al la pekintoj sur la voj' profeta.Ŝi fumis, drinkis laŭ la oportuno,
blasfemis kaj voluptis ĝis imuno.
Malvirtojn havis ĉujn ŝi - plus unu!Aĉetis robojn, peltojn ŝi plej koste.
Por vesti ŝin kaj amuzadi poste
nudigis multaj viroj sin ĝisoste.Seninfaneco iĝis ŝia sorto,
sed ne pro virto, timo nek konforto,
nur ŝia ĉambro orientis: nordo.Mi altabliĝis kun sinceraj celoj
poemi serioze, sed boteloj
inspiris al modestaj ritorneloj.
Notoj:
El: La Studento, n-ro 1, aprilo 1953, -
Rozoj kaj Urtikoj libro de P. Th., KKK 1954