Poul Thorsen
Ritorneloj

(Laŭ Emil Aarestrup: Ritorneller).

 

Sub mano estis la talio streka,
malpeza, kurta estis rob' de Dina,
sed ŝia virto bedaŭrinde ega.

Naŭ buntajn idojn naskis Roz' en deco,
kaj estis granda patra simileco,
nur ne laŭ la aspekto de la edzo.

Eternos mia am', elkriis Klara,
verŝante akvon en la florovazon -
Verŝujo flustris: Falas Niagara.

En cerbo sprito kaj sagaco multa -
en kap' abunda scio jur-fakulta,
sed en la lito plej diable stulta.

Kolere haroj kiel turoj hirtis stare,
leviĝis naz', altiĝis ventro, voĉ' fanfare.
Nur unu moŝta aĵo pendis ordinare.

Monujo via estas stelbrodita,
zibele estas via pelt'garnita,
domaĝe estas la postaĵ' vatita.

Pardonu ĉiuj taftaj, delikataj
kaj alispecaj ino-vestpecetoj
kiuj postnokte trovis sin taŭzataj.

Mi amas ĉe menton' kaj buŝ' trufendojn,
kavetojn de la vango kaj la nuko,
se estus pluraj ne, mi lasus plendojn.

Malnova lun' ne estas pleniĝonta,
la koko de farmisto ne grasiĝas,
sed vi, Laŭreta, devus iĝi ronda.

Dum kvar tagnoktoj bombardo letera,
vesperon kvinan intertrakt' afera,
la sesan nokton pac-traktat' konkera!

* * *

Ino sur razeno,
kredu, se vi aliloke ripozus,
viaj belaĵoj ne belus ĝis sveno.

Floro de cikuto!
Donu la pelvon plenegan ĝisrande,
trinki ĝin estas al virto tributo.

Zumzumanta ojstro!
Kaj ĵurnalisto kaj vi rajtas nomi
sin pri pikado kaj grumblo la majstro.

Bela rozburĝono!
Mi vian kison duoble repagas,
ke vi ne kredu min trompa fripono.

Miela ruz-urtiko!
Post ĉirkaŭpreno nur diru malkaŝe,
kiom mi ardis sub via bruligo.

* * *

Dekvinjaraĝa, svelta homidino!
Ŝi iras ŝvebe per prudemaj paŝoj!
Kaj ŝi elŝovas langon pro obstino!

Preferas kelkaj mildon de la voĉo,
okulprofundojn aŭ la dolĉajn lipojn;
mi marmorhaŭton - blankan sen riproĉo.

Kubuton pale-ruĝan mi honoras,
se glate ĝi nur rondas, sed maloftas -
do la marmor-genuo pli valoras.

Se buŝo je kisado jam hezitas,
ĉar viaj lipoj brulas - ilin trempu
ĉe mamoj alpe neĝaj, tio fridas!

Pri neĝe blankaj ŝultroj serioze
mi diris jam la eblon, kaj redone
nun unu min apogas dumripoze.

Ni ambaŭ skermis per lingveca ruzo;
la langoj elokventis ege flue,
sed nur por ion kaŝi pro konfuzo.

La kuracisto

Rigardas al la plafon' intense,
la pulson palpas lia man' science,
sed sub littuko estas li enpense.

Vi vidis mian edzon? Rektan nukon?
La kurbajn krurojn? Nazon kaj perukon?
Mi amas lin, ho Dio, la eŭnukon!

Notoj:
Emil Aarestrup (1800-1856) estis kuracisto,sed dediĉis sian tutan liberan tempon al poezio. Li publikis nur unu kolekton de poemoj, sed ĝi sufiĉas por eternigi lin inter danaj lirikistoj. Lia forto estas intima, gracia prezento de l'amludo kaj ĉia belo, kaj lia bildiga povo estas grandioza. Li suverene regas la formon kaj donas al la enhavo mirindan dolĉon. Tradukis verkon de Heine, Goethe, Byron, Moore kaj Burns.
Li eldonis multnombron de "Ritorneloj" (3-linia poezio).
Pri lia vivo kaj la retorneloj vidu en La "Reto": "Aarestrup".
Evt, vidu ankaŭ en malnova numero de "Dansk Esperanto-Tidende", 1943, paĝo 24.
En ĉi-tiuj hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de Emil Aarestrup. Klaku:"Rezigno" kaj: "Frua disiĝo".
El la libro de Poul Thorsen:
Sen Paraŝuto Stafeto 1963.
Vinjeto de Børge Hamberg.
La portreto plej supera, maldekstre estas
Emil Aarestrup.
La unuaj 10 ritorneloj estas tradukitaj en 1942, - la lastaj 13 en 1952.