Poul Thorsen
Rajnal, la rajdisto .

(Laŭ: Hans Hartvig Seedorff: Rytteren hed Reinald.)


Rajnal, la rajdisto, kaj la ĉevalo Pegasus
ekhaltis ĉe gastejo apud landvoja fork'
- ĉe "La rozkolora Pork'".
Mastro Bierulo kaj la filino Dafne
ridetis, kiam Rajnal surteriĝis kun la vort':
"En "La rozkolora Pork'" forestas zorg, -
la mastro estas ronda pli ol iu el la land',
kun kranotubo estus li barelo.
Sed vi similas klingon, pinto ĝis la pland'
svelta kiel ido de bigelo!(*)"
Sekvas dua strofo de l'fabelo.

Vino kaj biero dum ĵetokuboj turnis sin,
kaj oro tintis vete kun versoj de kanzon',
tiu ĉi: Trumpeta son'!
Falis planken dorme la mastro, dum al Dafne
rompiĝis ŝire bendoj en intima region'.
Eĉ renversis tiu son' la stelojn krom
la luno, kiu lumis tre, ĵaluze lumis tra
la ĉambron, pala-ruĝa, emocia.
Per kiso al steleto ĝi sin konsolis ja.
Jen finiĝas dua strofo mia.
Kio do okazos en la tria?

Ĉu suspiris Dafne ravita sur la litkusen',
dum kisoj kiel rozoj sur brust' ridigis ŝin:
"Faru, kara, laŭ inklin'!"
Ĉio okazebla - de tempo nokte meza
ĝis kokokri' matena - al lun' vidigis sin.
"Kiu horo? Unu ĉu?" - "Ho, Dio, du!"
En lito Rajnal viŝis for la plumojn el harar':
"Diable mi rapidu, ĉar misio
en Strasburg min atendas, sed antaŭ februar'
mi svatos vin, plej sveltan en Danio!"
Kvara strofo diras pri alio!

Kamforgutoj, naŭzo kaj larmofal' kaj dentdolor',
sufiĉe frue lernas knabino nombron naŭ!
Ĉu malhelpi ilin aŭ - ?
Jam sufiĉe Dafne aŭskultis hufobatojn,
rajdistojn ŝtelrigardis dum ilia adiaŭ'.
Junitagon venis naŭ la vojo laŭ.
Pro honto kaj ĉagreno lasis vivon Bierul',
pli svelta en la ĉerko ol bigelo.
Sed la gracia Dafne dum sama temp-kalkul'
rondiĝis kiel ventro de barelo.
Lernu, pekulinoj, de l'fabelo!


Notoj:
(*)bigelo = magrega hundo-tipo
Hans Hartvig Seedorff (1892-1986), sekciestro de Dana Ŝtatradio. Unu el la ĉefaj, danaj poetoj. Artisto de facilflua, gracia ekstero kaj multvaria enhavo. Tre produktema optimisto kun vigla temperamento. Multe vojaĝis - i.a ĉirkaŭ la Globon por subvencioj de legontoj de poemoj verkotaj survoje! Tradukis poemojn de Heine.
Bibliografio, vidu rete - klaku: Hans Hartvig Seedorff.


Axel Kjerulf komponis la muzikon al "Rajnal, la rajdisto".
Aliaj verkoj estas en ĉi tiuj hejmpaĝoj, nome La rabistoj el Rol. - - -kaj: Leprulo.