Poul Thorsen.

Pseŭdonimoj kaj batalnomoj
La mistiko de l'pseŭdonimoj.
Etimologie la vorto pseŭdonimo venas de la greka lingvo, kie pseudo signifas mensogon, kaj onoma (latine snyma) signifas nomon, - do mensognomo aŭ pli bone kaŝnomo .

Praktike pseŭdonimoj estas uzataj de aŭtoroj, verkistoj, ĵurnalistoj ktp, kiuj ial ne deziras, ke iliaj propraj nomoj estus publike konataj.Tiuokaze oni diras, ke ili skribas pseŭdonime, ne anonime, kio signifas sen uzo de nomo.

Oni ne povas ne konstati ŝajnan ekziston de speco sorĉforto en tia uzo de kaŝnomo. Jam la verkintoj de la malnova testamento plene konsciis pri tio, plej ofte evitante la realan nomon Dio (hebree: Elohim), anstataŭ tio dirante Jahve, Li, la Sinjoro, ktp. Ĉe ĉiuj primitivaj popoloj oni povas konstati similan tendencon, kiu komprenebla ofte diktas timon antaŭ la dio.

Same en popollegendoj ofte aperas kredo pri mistika forto en apliko de nomo de sorĉistino, koboldo, nikso k.s. Komparu ekz. la de Poul Martin Møller poezigitan legendon pri Sankta Laurentio. Eltrovante la nomon de koboldo Fin, li kapablas superregi lin! Tiel en la mistiko ni ofte vidas, ke eldiro de nomo fakte egalas al ĉeesto de la koncerna persono (dio) kaj povas liberigi liajn fortojn kaj aliajn ecojn laŭ loka bezono.

Mi kuraĝas diri, ke estas io pri tio. Konata literatura pseŭdonimo laŭvere ofte posedas en si ian sorĉforton. Ĝi katenas kaj aŭtoron kaj publikon; ĝi devigas la unuan agadi konforme kaj fidele al la spirito de siaj pli fruaj verkoj, kaj la nomo per si mem povas sufiĉe grave sugesti la lastan. Tial kelkfoje okazas, ke verkisto kaptas novan pseŭdonimon, se li volas pli senĉene doni instruon, ol li povas sub la jam konata pseŭdonimo aŭ sub la propra nomo.

Pseŭdonimo ja fakte ĉiam diras pli ol la reala nomo, speciale se temas pri tute nekonata verkanto. Sufiĉe paradokse estas, ke ĝuste la kaŝnomo ofte malkaŝas ecojn aŭ cirkonstancojn. Ni baldaŭ vidu ekzemplojn pri tio.

Abundas la literaturaj pseŭdonimoj. Ĉi tie ni limigu nin al kelkaj el la plej konataj kaj interesaj, konataj ĉar ja ĉiam - pli malpli frue - evidentiĝas, kiu sin kaŝas malantaŭ la kaŝnomoj, interesaj pro ilia komunhoma kaj esperantisteca karakteroj.

Kelkaj danaj pseŭdonimoj.

Søren Kierkegaard debutis kiel verkisto per "Af en endnu levendes papirer, udgivet mod hans Vilje". Poste li verkis sub la por li tre karakteriza pseŭdonimo Viktor Eremita (do homo venkante en sia soleco).

Ne tre konata estas, ke la reala nomo de Carit Etlar estis Carl Brosbøll . En Jutlando li intime konatiĝis kun la ciganoj (dane:Taterne), kiuj nomis lin Carl Emtaris, t.e. la rakontanto. Tiun kromnomon li adaptis laŭ la initialoj de "la objekto" por lia unua amo en Etlar. (Ŝi nomiĝis Tertia). Tian regrupiĝon de literoj en nomo oni nomas anagramon. Ekz. por tio povas esti, ke la samtempuloj de Moliere nomis lin Elomire.

Henrik Hertz origine nomiĝis Heipmann Hertz, sed ĉar li timis la konsekvencojn de sia judeco, li ŝanĝis sian antaŭnomon. Post uzo de diversaj pseŭdonimoj li famiĝis eldonante la t.n. "Gengangerbreve" (leteroj de reaperantoj) sub la nomo de la (1826) mortinta Jens Baggesen. Li eĉ tre lerte kopiis ties stilon! Multaj supozis, ke Baggesen postlasis la manuskripton. - Nur post sia iom malfrua bapto de kiel kristano Hertz publike malkaŝis, kiu verkis la rimleterojn.

Thomasine Gyllembourg, edzino de P. A. Heiberg, patrino de J. L. Heiberg, verkis serion da sufiĉo lertaj kamenfajraj historioj. Ŝi ĉiam nomis sin Aŭtoro de ĉiutaga historio, laŭ la titolo de sia unua novelo.
Holger Drachmann ofte sin nomis Svend Trøst.

Pli moderna dana verkistino Karen Blixen unue sin nomis Isak Dinesen. Per tio ŝi memorigis junan danan oficiron, kiun heroe batalis en la milito 1864 ĉe Dybbøl.

Hans Kirk, kiun la publiko ordinare prijuĝas kiel sufiĉe seriozan, preskaŭ klasikan verkiston, tre ofte kaj ridefike produktis vipajn, satirajn artikoletojn sub la pseŭdenimo Obadias, kiu ja estas de la malpli grava el la 12 "malgrandaj profetoj".

Kelkaj eksterlandaj pseŭdonimoj.

El la svarmo de eksterlandaj kaŝskribantoj pro ilia kuriozeco mi elektas kelkajn unuopajn pseŭdonimojn, unu tiun de Mark Twain.
Mark Twain fakte baptiĝis kiel Samuel Langhorne Clemens. Kiel ŝippiloto sur la Missisipi-rivero li profunde sentis sian amon kaj apartenon al la riverego, kiu ĉiam restis romantika mistero por la ĉionmokanta humoristo. Strange estas la okazo por lia alpreno de la pseŭdonimo:
"Iam en la nebulo sur la rivero li mire sentis la belecon en la senfine ripetata krio de l'negroj, kiuj de sur la flosoj mezuris la profundon de l'rivero. Ili kante kriis."Mark-one, mark twain, mark twain, mark one! (Mezuro, unu, mezuro, du, ktp.)" Li ne hezitis tiel alproprigi al si la iom nekompreneblan nomon.

Multatuli sin nomis juna nederlanda oficiro E. D. Dekker (m. 1887), kiu servis en Nederlanda Hindio. Pri la teruraj pritraktoj de l'indiĝenoj tie li verkis kaŭterizantan romanon de Javo "Max Havelaar". Ĝi samtempe estas aŭtobiografio. Multatuli estas latino kaj signifas "Ni elportis (suferis) multe".

Malantaŭ la ordinara pseŭdonimo Ludwig Renn sin kaŝas la germano Arnold Vieth von Golssenaŭ. Sed verkante siajn kontraŭmilitistajn, revoluciajn librojn kaj partoprenante la batalon de l'Internacia Brigado en Hispanio - la nobelulo von Golssenaŭ sentis la bezonon de pli neŭtrala nomo.

Ne multaj scias, ke la reala nomo de Maxim Gorki estis Aleksei Maktimovitch Peshkov. La unuaj rakontoj pri lia migradoj aperis sub la pseŭdonimo Gorki, kio signifas amaron.

Esperantistaj pseŭdonimoj.

Ankaŭ en Esperantio kompreneble prosperas la emo sin pseŭdonomigi. Nur pensu pri la plej fama kaj frapa pseŭdonimo el ĉiuj, tiu de D-ro Zamenhof; D-ro Esperanto.
La frato de Zamenhof, Felikso Z., ĉiam uzis la romantikeman D-ro FEZ kiel sian pseŭdonimon.

La unua grava kaj eminenta originalverkisto en Esperanto, la pola kuracisto Karl Bein, sin nomis Kabe. Ĉu iu aludo ankaŭ al kabo - promontoro?) Kvankam Kabe forlasis la movadon antaŭ la unua mondmilito, tamen la memoro pri li ankoraŭ estas freŝa.

Malpli multaj scias, ke Leo Belmont, i.a. eleganta poeto de Esperanto, origine portis la judsimilan nomon Leopold Blumenthal.
Theophile Cart, prez. de Lingva Komitato kaj la Akademio, kutimis verki sub la trafa nomo La Blankbarbulo.

Ne multaj konas la originon de la nomo de la eksprez. de SAT, E. Lanti. Fakte oni baptis lin Eŭgen Adam! Nur kiel esp-isto li el la franca vorto anti (kontraŭ) kaj la difina artikolo "l'" kreis sian verkistan nomon (kiu samtempe estis batalnomo) L'anti - la kontraŭulo, bontaŭga pseŭdonimo por la verkinto de For la neŭtralismon!

La vortaristo, ĉefverkisto de "Plena Vortaro", profesoro Grosjean Maupin, tutsimple (kaj karakterize) nomis sin fakulo.
La hungara skolt-esp-isto, Poul Balkanyi, sin kaŝas malantaŭ la facile dissolvebla Nurhom Vera.

Interesa kaj amuza estas la pseŭdonimo de la eble plej eminenta stilisto de Esperanto, la hungaro, d-ro Koloman Kalocsay. Ĝi estas Kopar. Unue ĝi estis la simplaj initialoj K.K., sed k plus k ja estas paro da ko - do kopar!. Tamen plej frapa estas la informeto, ke kopar en la hungara lingvo signifas kalva, ĉar absolute senhara estas la kranio de d-ro Kalocsay!

Por plena studo de esp-pseŭdonimoj mi povas cetere adresi vin al Enciklopedio de Esperanto.

Batalnomoj.

En la artoj de teatro, filmo, pentrado ktp. ekzistas miriadojda kromnomoj, sed mi lasas ilin, i.a. ĉar ili ne povas esti konsiderataj kiel "veraj" pseŭdonimoj. Ili pli altgrade estas nom de guerre, franca esprimo, kiu proksime signifas batalnomon, militnomon. Koresponde al "nom de guerre" oni havas "nom de plume" = pseŭdonimo.

Ni limigu nin al ekstrakto, el listo de politikistoj . Ili ĉiuj aperas el neliberaj landoj kaj en krizaj tempoj. Cetere ja ne ĉiu kromnomo de politikisto meritas la stampon kiel "nom de guerre". Tio ĝi, estas nur kiam la politikisto mem ĉefe aplikas ĉin.

Lenin fakte portis la nomon Vladimir Iljitch Uljanov. Ĝi signifas "la viro de Lena" (Siberio).
La vera (iom pli komplika) nomo de Stalin estas Sosso Dsjugasjvili. Stalin signifas "la viro el ŝtalo".
Leo Trotski orgine nomiĝis Leiba Bronstein.
Litvinov antaŭe estis Meier Henoch Wallach (Finkelstein).
Molotov (la martelo) - Skriabin.
La jugoslava partizangeneralo Tito, lia vera nomo estis Josip Bronz, filo de forĉisto, eksoficiro en la internacia brigado.


Notoj
El D.L.E.A-Bulteno, n-ro 8, februaro 1943.
(D.L.E.A. = Dana Laborista Esperanto Asocio).
La artikolon verkis Poul Thorsen.