Pasis duona jarcento decida -
Staras scienco kaj lingvo planita
ambaŭ ĉe grava instanco:
Ĉu ruiniĝo aŭ renesanco?
------Antaŭ defio
------vokas racio
ambaŭ nun per alianco.
Luktis scienco en ĉiu epoko
kontraŭ ignoro, malhelpo kaj moko.
Sed Galileo kaj Fulton
pruvis, ke eblas privenki la stulton.
------Al pioniroj
------ofte martiroj
sentu hodiaŭ la ŝuldon.
Preter progresoj kvalitaj kaj kvantaj
pasis scienco per paŝoj gigantaj.
Kreskis la sano kaj aĝo,
krevis la nuboj de kriza domaĝo.
------Kun konsekvenco
------gvidas scienco
voje al sato kaj saĝo.
Ritmo distingas sin ĝis la kresĉendo
tra la peturboj de l' nuna jarcento:
Bene kaj bruo teknika,
vivo facila - sed este komplika,
------La teorio
------per energio
iĝas realo unika.
|
Homo racia facile konkludas.
Ĝuste nun lingva problemo akutas!
Tamen al indiferento,
rido, rutino ĝis nuna momento
------lukti necesas,
------ĝis ni sukcesas
veli science en vento.
Lingo tutmonda ekestis pro revo -
Ne nur militoj minacis per krevo.
Premis nin longe kateno:
La izoleco, sed venkis La peno
------antaŭ UNESKO,
------Venas nun kresko
en pli sekura sereno.
Ĉar Esperanto, helpilo teknika,
montris por arto sin plene efika.
Floris ĝi en la izolo,
fajnas jam kiel matura grapolo.
------Tempo obskura
------tenis ĝin pura
sub humanisma kontrolo.
Tia kontrolo estas esenca
lingve, sed eĉ pli al vere scienca:
Vero neniam por vendo.
- Serĉo-disĉiploj de l'nuna momento!
------Fortojn vi veku,
------sed ankaŭ regu
glore al inteligento!
|