Tro facilas la kontakto
inter la kroatoj.
Ĉu vi aŭdis pri barakto
tie kun soldatoj?
Rekantaĵo:
Strange sonas!
Kiu konas,
scias, ke li fanfaronas!
Aro staris en ŝipeto
voje al kvartiro,
kaj kun ŝultra nilon-reto
mi ĉe oficiro.
Kiam mi laŭ varfo-breto
paŝis post li dense,
al buton' sur li la reto
kroĉis sin intense.
La kontakto efektive
iĝis tro intima.
Mi ekpalpis tre naive -
pli kaj pli proksima.
Tuta kompanio gapis
al la militisto,
kiu tordis sin kaj strabis,
tondris pri asisto.
Du soldatoj elingigis
voke de l' viktimo
bajonetojn kaj ekpikis -
kreskis mia timo!
Mian vivon (kaj la jakon)
savis en la fino
kontraŭ bajonet-atakon
tondo de l' edzino.
Vagemo
Printempa suĉo
en la ventriklo -
Ne helpas fuĝo
de tiu tiklo.
La knaba ardo
neniam ĉesos,
ĝis la hazardo
ĝin anestezos.
Kaj la rezulto
de la vojaĝo -
Ĉu restos kulto
de la miraĝo?
Por tombŝtono
Sur batalkampo
Ne povis ili vivi kune,
brakumas tial nun subhume.
Ne volis ili colon cedi,
tial kun ter' sin lasas knedi.
Rikolto riĉa nun atestas,
ke bravo bona sterko estas.
Kaj ni sur la amasa tombo,
ĉu nin blindigos sama trompo?
Senfina ĉeno
Kiam iuj ne plu aĉetas,
iuj ne plu vendas.
Kiam iuj ne plu vendas,
iuj ne plu pruduktas.
Kiam iuj ne plu pruduktas,
iuj ne plu laboras.
Kiam iuj ne plu laboras,
iuj ne plu gajnas,
Kiam iuj ne plu gajnas,
iuj ne plu - acetas.
|
Originalaj versaĵoj de Poul Thorsen.
|
|