Poul Thorsen
25 jaroj sen porno-tabuo.


En la jaro 1977 la dana parlamento laŭ propono de konservativa ministro pri Justo abolis ĉiujn malpermesojn kun rilato al pornografio. Ĝis tiam validis leĝoj, laŭ kiuj eblus krimigi eĉ plej brilajn verkojn de la mondliteraturo, kaj fakte tra pluraj jarcentoj kelkdekoj da danaj verkistoj estis trafitaj de seriozaj monpunoj kaj enkarcerigoj pro sia aŭdaco.

Ofte apenaŭ temis pri pornografio, sed nur pri beletra formo de pli malpli "obscenaj" fenomenoj, ĉu rilate "ordinaran" seksvivon, ĉu ties deviojn, ekz. samseksemon.

Atestas la laman povon de arkaika leĝo, ke ĝuste dum la jardekoj antaŭ ĝia forigo la ondo porna atingis sian kulminon. Eĉ ne temis pri evoluado sed pri evidenta mutacio, kiam en la jaro 1965 aperis en dana traduko Cleland: Fanny Hill, nepra porno-klasikaĵo. Ankoraŭ en la jaro 1958 eĉ la angla originalo estis konfiskita. Nun Fanny en dana vesto rompis la tabuojn!

La Supera Kortumo sensacie absolvis la eldoniston, kaj la skuita Ministerio pri Justo devis fronti kaj juristojn kaj publikon. Kiel praktiki kontraŭpornan leĝon, se la plej alta jura instanco trovas gin neaplikebla?

Por anticipi akcelantan debaton la Ministro pri Justo okazigis fakan enketon kun partopreno de kriminologoj, sociologoj, pedagogoj kaj rnedicinistoj. La konkludo estis, ke krimigo de ago per leĝo povas trovi sian pravigon nur, se difinita, reala damaĝo okazas al ia socio, al grupoj aŭ individuoj. Ne sufiĉas vaga sento, ke ekzemple deco estas ofendita, ĉar kio estas deco? Kaj kio objektive vidite estas pornografio? - Sekve, forigo de l'koncernaj leĝoj apenaŭ povus esence ŝanĝi la seksan konduton.

Kelkaj pedagog-ekspertoj eĉ opiniis, ke plena publikeco pri seksaj temoj povus esti avantaĝo. Natura malfermeco kredeble pozitivus al kompleksplenaj, sekstimantaj neŭrasteniuloj.

Mallonga sed arda debato daŭris, ĝis la parlamento decidis plene senkrimigi, ekstercenzurigi, ne nur ĉiajn presitajn sed ankaŭ bildajn materialojn kun ekspono de seksaĵoj - sen konsidero al diskutebla arta valoro. -

Restas el la nuligita leĝ-komplekso nur regularo por protekti infanojn ĝis 16 jaroj.

Konsekvencoj de libera porno

Hodiaŭ neniu serioze diskutas retroiri 25 jarojn. Evidente la liberemaj fakuloj pravis. Malaperis en danaj urboj plej multaj negocejoj por seksvaroj. Nur en kelkaj kvartaloj, ĉefe turistaj, ili ankoraŭ persistas.

Montrigis nepravaj ies timo, ke la nombro de sekskrimoj eskalus. Male. La nombro proksimume duoniĝis, kaj sur tiu nivelo ĝi ankoraŭ oscilas.

- Estas klare, ke pli granda toleremo influas la statistikon. Multaj minoraj seks-atencoj ne plu atingas raporton ĉe la polico, ekzemple ekshibiciemo. Sed ankaŭ la gravaj sekskrimoj pli maloftas ol antaŭ 25 jaroj, inkluzive tiaj, kiaj rilatas infanojn.

Oni rajtas supozi, ke la senantaŭjuĝa, simpIa ekzisto de tekstoj kaj bildoj, nomitaj pornografio, efikas kiel surogato, "fulmo-forkondukiloj" de seksimpulsoj, kiuj ne trovas sian kontentigon laŭ natura vojo.

Danio montris per unikaj ekzemploj, ke estas eble senkatastrofe liberaligi seksajn aferojn. Procedo de kutime konservativa juro surprizis per aŭdaca paŝo akordiganta teorion kaj praktikon. - En multaj landoj okazas ŝajna imito, sed nur ŝajna, ĉar ĝenerale daŭras la rutinaj prohiboj, dum oni (hipokrite) praktikas pli malpli liberan pornon.