Poul Thorsen:

Por infanoj...kaj aliaj.

Por niaj infanoj:

En la ruĝa domo
loĝas riĉa homo:
Henriko kun multa mono
kaj Nikolao kaj Lono.


Balonoj! Balonoj! Aĉetu balonon!
Ĝi kostas preskaŭ neniun monon.
(- - ) estas knabo,
lavas sin per sapo.
(- - ) helpas paĉjon,
- fekas en la kaĉon.
Frapi, frapi kukon,
meti en la tukon.
Unu, vi,
unu, mi,
unu nur por (- - ).
La ŝafoj svarmas sur kamparoj
kun lano kiel longaj haroj.
Vivadas ili kun feliĉo,
ĝis venas tago de tondiĝo.
Sinjorino Hansen vendas
dolĉajn aĵojn. Nin turmentas
ŝiaj bonaj ĉokoladoj
kaj bombonoj sur la pladoj.
Papagaĵo

Al la Marmara Maro
venis barabra paro
kaj en purpura puro
ĉe la murmura muro
diris Kokona kono?
Spiris: Bombona bono!


Dagen randt - Tago nun:

Dagen randt,
solen svandt
over hav over by over land,
hvil kun trygt,
fred i sind,
Gud er nær.

- - - -

Tago nun
kun la sun'
pasas for trans la maro kaj land'.
Volbas sin
en anim'
Dia grand'.
Aboce

L por leono
kaj C por cimo,
bonaj por kono,
sed ne en proksimo.

S por silento
kaj P por poetoj,
manfrapas en vento
la analfabetoj.


Hundo

Jen sidas hundeto en fenestro,
cerbumas pri grava problem':
Ĉu estas dameto ĝia estro?
Aŭ damne ĝi estras sin mem?


Pro ekstre bona osto
sendube vipas ume nun la vosto.
Notoj

Poul Thorsen (1915 - 2006), grava dana esperanto-verkisto kaj tradukisto.
La poemoj el trovitaj paperoj de la stoko ĉe Poul Thorsen,