|
----------RamundRamund estus pli bona vir'
kun bela vest' en posedo.
Donis Reĝino kostumon laŭ dir'
el lino, bast' kaj ledo.
"Tion ne deziras mi." diris Ramund,
"ne al mi drapiras ĝi,"
diris Ramund junulo.Ramund iris ĉe sala mar',
jen vidis li sep gigantojn.
"Prenos ni Ramund per manoj kvar
kaj ĵetos en forajn landojn."
"Ĉu ne troe solas vi?" diris Ramund,
"venu sep, se volas vi,"
diris Ramund junulo.Ramund preta por glavo-frap'
per sia Dimling ruĝa
trafis la sep gigantojn sur kap'
kaj pelis al morto rifuĝa.
"Tie kuŝas ĉuj sep," diris Ramund,
"sola staras mi sur step',"
diris Ramund junulo.----------La rozo de amo
----------(Kærlighedsrosen)Belega kaj ĉarma somera tag'
en sia tuta gloro
ĝojigas kaj benas nin per la ag'
kaj amo de Sinjoro.
Ĝi tiras florojn el la ter',
kaj rozojn ruĝajn kun prefer'
memoras via koro.Ĉar inter la floroj elektas mi
la rozon antaŭ cento.
Ravega kaj dolĉa aspektas ĝi
kaj ĝia ĉarma gento.
Abundas belaj kie ajn,
sed diras mi, ke laŭ la ŝajn'
li estas eminento.Se tage mi iras sen pacienc'
egale kie estas,
senĉese vi loĝas en mia pens',
kaj nokte same restas.
Kaj kiam dormas dolĉe mi,
feliĉe sonĝas mi, ke vi
ĉe mia koro nestas.
Notoj:
Ni ne havas informojn pri la 2 kantoj!
Ĉu vi scias? Se jes, skribu al ni. Dankon! Klaĉu: Webmaster.