Serge Sire: Laŭdire Pollando -
(Tradukis Poul Thorsen).


Laŭdire Pollando triamondiĝis.
Troviĝas nenio plu manĝebla.
Ĉu laŭdire Pollando triamondiĝis?
Troviĝas nenio plu manĝebla.
Tamen ja estas granda kaĉo de ... Polento.

Pro landa bankroto la Popo
pli drastigis sian monopolon.
Pro landa bankroto la monopopo
pli drastigis sian monopolon.
Ĉu pli drasta monopolo pro la manko de ...Mono pola?

Militistoj, eĉ polaj, estas ekzekutataj.
Militistoj, eĉ polaj, estas ekzekutataj.
Jen, do kial? Ili kuŝas nun sur la ... Poltrono.

Se ili bezonas pol-el-suĉilon,
nepre uzu la Jaruzelski-aparaton.
Se ili vere bezonas polv-el-suĉilon,
ĉiam uzu la Jaruzelski-aparaton!
Ĉar eĉ por fari paperon ne restas plu eĉ unu ...Polvero.

Forskuu la ruĝajn katenojn, krias la Papo.
Rifuĝu en la religi'!
Forskuu la ruĝajn katenojn, kriis la Papo.
Rifuĝu en religi'!
Li sin esprimas per parabolo, tiu ... Hiper-polo.

Burĝoj subtenas polan sindikaton.
Tion ili kontraŭbatalas en sia lando.
Burĝoj subtenas sindikaton polan.
Tion iIi kontraŭbatalas sialande.
Stranga sinteno, ĉu politiko, ĉu ... Poletiko?

Kelkaj por spiti la ruĝan sistemon
gardas polajn rifuĝantojn ĉe iIi.
Kelkaj por spiti la ruĝan sistemon
gardas polajn rifuĝantoj ĉe iIi.
Atentu tamen, ke gardi polon ĉe vi, tio estas... Polĉevismo!

Notoj
Serge Sire verkis, prezentis en Ĝenevo 1983; laŭ kasedregistriĝo.