Poul Thorsen:
PLUK kaj LIMERIKOJ.

 
---------EPITAFO

Gloron al Gutenberg
kaj en presarto gigantoj -
gravas ilia verk'
nur se postvivos legantoj.

 
-----------TESTAMENTO

En la vivo, ho karaj infanoj,
proporcie vi ĉiam kondutu,
kaj precipe mi petas: Ne ludu
violone per fortepianoj
 
-----------TELEFEBRO

Ĉu vi trafis al la karulino,
kiu en telefono ripete
ĝis revidas kaj venas al fino
nur por diri diskrete:
Ĉar bezono min ĝenas
mi tre baldaŭ revenas!
 
-----------MORALO I0M UNUFLANKA

Ĉilande la seksa moralo
pli altas ol laŭ la kutimoj,
proksimas al la idealo
- precipe ĉe la virinoj!
 
-----------RASISMO

Minacas al blankaj sinjoroj insido
kaj gluto en flamoj el faŭko,
ĝis ili komprenas, ke homa kvalito
ne havas rilaton al haŭto.

 
-----------DEDUKTO

Se ni pro la novuloj
nacilingve en kluboj babilas,
laŭ similaj reguloj
lerni naĝon sen akvo utilas.
 
-----------"MEMENTO MORI"
Jes, nia lingvo Esperanta
vivas kaj ŝajne eĉ fortas.
Tamen memoru, ke ĝuste vivanta
tute facile ĝi mortas.
 
-----------INTERNACIA JURO
La internacia juro
estas sistem' de sekuro,
kies valido tuj ĉesas,
kiam apliko necesas.
 
-----------NOKTURNO
Letero de legantino informas,
ke ĉiam ŝi legas, antaŭ ol dormas,
kelke da miaj poemoj . . .
Jen miaj mampremoj!
Ke nur la potenco
sufiĉu, parenco!
 
-----------HOBIISMO.
La flank-okupojn ni laŭdu,
ĉar estas la bazo de orda socio.
Precipe la edzojn aplaŭdu
kun propra edzino kiel hobio
- se ni ŝin okupas alia por tio.
 
-----------ALTAJ IDEALOJ
Kun mano sur sanktaj tabuloj
liberon, progreson ni ĵuras,
sed antaŭ la tagaj postuloj
pretekstas, ke l'temp' ne maturas.
 
-----------GRATOLOGIO
Kiu subskribas leteron,
montras jam la karakteron.
Skribo do ne nur konigas la homon,
sed foje ĝi eĉ senvualas la nomon.
 
-----------PLANADO
"Sinjorino van Feble,
ĉu vi faras buĝeton?"
------- - -
"Mia Di', kompreneble -
inter ĉiun aĉeton!"
-----------ALPINISMO
Vidu majestajn montojn
sekure de l'valo.
Faru minejajn sondojn
per supra detalo.
Ĉiam respektu preĝejojn,
sed ne deinterne.
Nepre eniru gastejojn
kaj trinku ĝisferme.
-----------
Se vi helpon bezonas
por fari laboron kvalitan,
elektu helpanton plej okupitan,
l'aliaj la tempon ne disponas.
 
-----------PROVERBE
Pli laŭdinde ol ŝpari
estas avare avari.
------* * *
Problemojn sen rilato
ne lasu por debato.
------* * *
De ateisto varmiga vorto:
Mi kredas al vivo antaŭ morto.
------* * *
Al via amiko sidu apude,
sed lian femuron ne sidu kapute.
------* * *
Por bruligi
necesas urtiki.
------* * *
Maksimumigo
5 minutojn ĉiutage
ĉiu hom' kondutas gage.
------* * *
Televido pro senkritikuloj
estas maĉgumo por la okuloj.
 

Similas certaj estraranoj
al estingitaj pravulkanoj.
------* * *
Al kiu mankas humura sento
ne eblas serioza atento.
------* * *
Ho, kiom da tempo estas perdata
pro penoj esti akurata.
------* * *
DELEGITA SERVO
Fraŭlino er urbo Grenviĉo
dejxoras sub unu kondiĉo:
---Se iu vizitas,
---ŝi fakdelegitas,
nur fake en fakta negliĝo.
------***
SUDISMO
Plej sude en Sud-Virginio
knabino fariĝis pro "io"
---Teknike virgina,
---diable rafina,
fremdas al nepre nenio.
 

Se malrapida vi rapidas
la malglataĵoj pli rapida glitas.
------* * *
Por plani ni penas kaj ŝvitas
eluzas la plenan prudenton,
sed pro la planado profitas
neniam planitan momenton.
------* * *
Sed gagem' en ĉiu aĝo
pruvas pri la homa saĝo
nur kondiĉe, ke l' gagumo
subas al ĉi maksimumo.

------* * *
AFRODIZIE

Poeto en urbo Palermo
plenigis la plumon per spermo.
---Nun nokte kaj tage
---potencas image
la porno-poemo-cisterno.
 


Pap-Ago

Pastroj plendas, ke l' granda publiko
ne sufiĉe atentas la ĉielon.
------Sed kiom da gapo,
------se ŝvebus la papo
similante Luciferan anĝelon
tra l'spaco en rusa sputniko.
------Per tia evento
------ĉiela atento!

 

Spirita Marasmo

Terure forvaporas
studita psikologio.
El mia tuta scio
mi sole rememoras
pro kurioza kaŭzo
kaj urĝa intereso
la leĝon pri forgeso
de Ebinghaŭzo.

Profumo ?

Amoro estas danĝero
por la sekuro de l'ŝtato.
Sed la sekuro-severo
por amoro estas mortbato.

 
I.a el: Poul Thorsen:
PLUK
el libro eldonis: Dana Laborista Esperanto-Asocio
Århus 1960,
Danio.
Kaj el trovitaj paperoj!
La 3 lastaj: Pap-Ago, Spirita Marasmo kaj
Profumo estas el: Norda Prismo, 4/1963.

-----------Averto!
Sekaj geonkloj kaj gelibertinoj
tenu vin for de malaltaj inklinoj.
---------For de la pasiojn!
Nepre ne legu la parajn foliojn!
(Antaŭvortoj de P.Th. de la libro. PLUK)