Mi memoras someran vesperon, kiam krespuskis, kaj la viroj de la brikfarejo kiel kutime kolektiĝis en grupetoj, por sidante sur ŝtupoj aŭ primitivaj benkoj diskuti, babili, kaj eĉ iomete ŝerci. La virinoj staris ĉe pordo kaj ĉe fenestroj. Iuj, finlavis kuirilojn; aliaj jam trinkis kaj vortŝanĝis kun siaj samseksanoj - la ĉiama virina klaĉemo. Ni infanoj ankoraŭ ludkuris inter la fabrikdomoj aŭ fosis, konstruis en la polveca tero. Kiom da infanrevoj ja kaŝas tiaj ruboj!Tiel pasis ĉiuj someraj vesperoj, se la vetero permesis eksterdoman societemon. Tre malofte io okazis, kio povus rompi la postlaboran idilion ĉi tie apud la rando de l'erikejo.
Povis ja okazi, ke aperis optimisma impostpostulanto, okaza komercisto aŭ iu junulo el la vilaĝo por, se eble, renkonti ŝin, kiun li ja ekkonis per la baloj en la vilaĝa drinkejo sabatvesperon. Sed tiun memorindan vesperon tamen okazis io por tiu loko tute neordinara.
Aperis, dum ankoraŭ estis sufiĉe lume por vidi la vojaĉon kondukantan de tiu fora loko en la grandan por mi nekonatan mondon - du viroj, kies intencon aŭ identon ni ne povis diveni.
Ili estis malriĉe vestitaj kaj ilia sinteno estis serioza. Ili paŝis rapide kaj celkonscie, sed suspektinde estis, ke unu el ili portis ledan kofreton. Ledaj tekoj ĉiam kaŭzis ĉe ni timon. Ili rilatas al oficistoj kaj policanoj, kaj tio neniam anoncas ion bonvenan.
La du viroj haltis ĉe la lignomuro de la brikfarejo kaj sin turnis al la viroj sidantaj tie:
- Ĉu iu kontraŭus, se oni gluus afiŝon ĉi tie?
La laboristoj hezitis respondi. Infanoj amasiĝis en sekura distanco ĉirkaŭ la fremduloj. Fine Marteno, la granda forĝisto, rompis la silenton per malrapida kaj basa voĉo:
- Ne estas nia palisaro - por ni vi povas glui kie ajn - sed - he, kiajn afiŝojn vi havas?
La pli aĝa el la fremduloj - mi ankoraŭ memoras, ke li portis malnovan verdecan ĉapelon kaj havis malhelan, lacan voĉon, respondis, ke temas pri kunveno, kaj jen vi cetere vidu.
Ili ekgluis du afiŝojn sur la palisojn kaj post zorga glatigo malrapide retiriĝis.
Kiel muŝoj ĉe sukerpapero, virinoj, laboristoj kaj infanoj ariĝis antaŭ la ruĝetaj afiŝoj kaj dekoj da nerutinaj okuloj legis, silabis:
La multajn vortojn, kiujn diris poste la du viroj al inertaj demandoj de la laboristoj, mi ne plu memoras detale. Sed unuan fojon ni konceptis, ke aliaj ol ni mem suferas mizeron, ke homoj ekster nia rigardcirklo interesiĝas pri ni kaj penas nin kolekti por diskuto pri plibonigo.
Ĉu la laboranta popolo daŭre portu la ŝarĝojn de l'krizo?Pri tiu temo okazos kunveno en la vilaĝo ĉe la lageto
dimanĉe posttagmeze je la 4-a.Laboristoj kaj malriĉuloj venu multnombre!
Estis io alia ol pastraj predikoj!
Strangaj, fortaj vortoj pri rajto, libero kaj egalo - sed ankaŭ pri devo, sindikatoj kaj kleriĝo.
Daŭris longe la diskuto kaj unu post la alia la laboristoj promesis dimanĉe aŭskulti la urbdevenan oratoron.
Fine la du foriris. Ili rigardis nur unufoje malantaŭen, poste krepusko kaj kurbiĝoj de l'vojo glutis ilin.
Sed post la dimanĉa kunveno plioftiĝis la vizitoj. Sindikato stariĝis. Belan tagon mi povis mem aniĝi al ĝi. Labori libertempe en la laborista movado iĝis mia plej granda ĝojo kaj kontentiĝo. Anstataŭ la du afiŝo-gluantoj, delonge mortintaj, nun pretas vigla, kuraĝa junularo daŭrigi ilian laboron.
Sed ofte mi pensas pri tiu vespero kaj ridetas memorante, ke la socialismo unuafoje venis ĝis nia erikeja brikfarejo en malnova, fendita leda kofreto!
El: Sennacieca Revuo, jan. 1937.