Petro-Paŭlo meditas -
distriĝeme tuttage ermitas.
Sole staras li ĉe
la arbaro, kie
absolute neniu lin vidas.
Petra-Paŭlo ektusas -
kaj diskrete la buŝon ekuzas.
Fluas vortoj el ĝi
kiel irigaci',
kaj li laŭtparolilon rifuzas.
Petra-Paŭlo gestegas -
antaŭ grava kongreso prelegas.
Kaj la muta arbar'
ŝajne klinas sin, car
retorikon milpaĝan li regas.
Petro-Paŭlo persvadas -
argumentojn piede disbatas.
Kaj la arba kongres'
aplaŭdegas sen ĉes'
l'oratoron, dum kiam li fadas.
Petro-Paŭlo ekruĝas -
kaj honteme al hejmo rifuĝas:
Sur la benk' en l'arbar'
observadis lin par',
kiu gape freneza lin juĝas.
| Notoj |
|
Verkis Poul Thorsen.
|
El: Nia Voĉo n-ro 8-9, aŭg-sept. 1954.
|