Esperanto Nia
Poezio

 
Poul Thorsen
Petro nia.
Pistu min! Petro, la kosmologo,
jam povas stari sen ies apogo!
Lerte li regas komplikajn simbolojn,
li interpretas la sep orakolojn,
hejmas en la galaksio
pli ol en la familio.

Tamen li tuŝas al pli teraj temoj:
vigle li fuŝas pri monaj problemoj,
spekulacion indigne kritikas,
kontraŭ la rento li tre polemikas.
Sed dum muelas la lango,
monon li havas en la banko.

Unu problemo ankoraŭ sin trudas
- mi pri la kosmologino aludas.
Ili komunas pri tablo kaj lito
mankas kutime nur la apetito.
Kulpas pri ĝi aspirino,
kredu al mi, sinjorino!

 

El: Trovita papero!
Laŭ notoj de Poul Thorsen sur la papero:
Skribita febr. 1957 al Peter Zacho - En Somera Revueto 1960.