Poul Thorsen:
Perdita filo.



Al la insulo li venis en ploriga aŭtuna vetero. Flirte lin bonvenigis la multaj ventmueliloj inter palmoj ĉirkaŭ la flughaveno. Ne ili sed la pluvo harmoniis kun lia humoro. Ja li ne venis por ferio sed pro fatalo de sia filo.

Jam kelkaj tagoj pasis post la planfiksita reveno de l'filo al la hejma urbo. Nur ke tiam mankis ĝuste li en la vojaĝgrupo je granda bedaŭro kaj nekompreno flanke de ties gvidisto. Farita alarmo antaŭ foriro de hotelo kaj flughaveno montriĝis vana.

- Nu, tia dizerto de sola junulo ne tute malofte okazas, oni klopodis trankviligi en la hejma vojaĝoficejo. Neniu diboĉo estas raportita, do hezitu iomete. Certe baldaŭ io okazos. Tamen, atentu, ke nek bileto nek asekuro plu validas, do kalkulu vian monon!

Sed nenio okazis. Pridemandado al hejmaj aŭtoritatoj evidentigis, ke laŭ ili tro fruas fari paŝojn pro tia bagatela flanksalto. - Revenu al la problemo, se estas problemo, aŭ se venos raporto de koncernaj tiulandaj kolegoj.

Li ne povis heziti. La apatia ignorado devigis lin persone esplori por spuroj ĉirkaŭ la malapero. Jen ekipita per fasko de dokumentoj kaj fotoj li taksiis al la hotelo, kiun laste forlasis la grupo. Ne tro gastame oni akceptis lin:

- Ĉiuj ĉambroj estas antaŭmenditaj, sinjoro. Bela foto. Sed kiu memoras unu vizaĝon inter centoj? Mi scias, ke neniu valizo aŭ simile estas postlasita ĉe ni. Bedaŭrinde ne povas helpi.

- Ĉu vi tute ne povas konsili min?

-Hm, hm. Multo okazas sur nia insulo. Vi ne povas imagi la nekredeblan fantazion de kelkaj klientoj. Mem decidu, ĉu jam estas afero de l'polico. Mi dubas, ĉar se serioze, ili jam fantomus ĉi tie. Nu, jen provizora ideo: Iru al la ĉefa loka ĵurnalo por aranĝi serĉ-anoncon, ne tro bagatelan. - Poste por kontraŭi ĉantaĝon eventuale trovu asiston de lingvosperta advokato. Bonan sukceson kaj ĝis revido, sinjoro.

Dua paŝo: Telefonvoko al la loka konsulejo rezultis en lakona deklaro, ke delonge neniu ajn petis pri iu ajn asisto persona. Pri la malapero prefere sin direkti al la polico. La ĝusta oficejo estas n-ro 201 en la Registara Palaco.

La urba vivo pulsis tre vigle, preskaŭ tro, por senĝene plenumi seriozan taskon. Ĉie svarmis pli da plezuremaj eksterlandanoj ol sobraj lokanoj ĉiel servante ilin.

Surprize efike la polica registro demonstris, ke neniu persono kun tiu familia nomo havis indikon kiel malaperinta, morte trovita aŭ implikita en krimo. Nature, ke se tia kazo estos konstatita, oni tuj raportos al koncernaj aŭtoritatoj lialande.

La hoja lune! La hoja lune! krikantis la buboj disvendante ĵurnalojn inter aŭtoj sur Plaza Lonja. Per trema foliumado li trovis sian anoncon sub granda rubriko:

Perdita filo.
............................................................
............................................................
............................................................
Informoj kontraŭ rekompenco al
Advokato N. N.
Sentoskuita li legis, relegis, kaj tiam vole, nevole por reakiri animan ekvilibron energie ekpromenis laŭlonge la haveno. Krepuskis, kaj li apenaŭ konsciis,kiom malproksimen li direktiĝis. Perdita patro?Sakstratoj?.

Kiom da fojoj li jam ĉirkaŭpaŝis la Lonja-palacon? El kiom da ties grandiozaj fenestroj verŝiĝis muziko, kresĉenda, impeta: gitaroj kaj kastanjetoj dissonigis la dolĉajn kanzonojn de l'insulo, ĉislarma kontrasto al lia paŝado en ringo.

Ĉu inter fremduloj la filo nun sin nutras per furaĝo de porkoj? Kiu peko malhelpas, malhelpas al li retrovi la vojon al la patro? Kial li ne volas esti trovita? Pro falsa imago, ke li ne meritas esti nomata filo? Ja, pretas buĉota bovido, ke ni manĝu kaj estu gajaj.

Ĉiu patro kredas bone eduki, sed kio estas bono? Ĉu bone por la infano, la patro, ambaŭ, aŭ por neniuj el ili? Kiel kaj kiom oni konas sian filon! Cetere, kiel kaj kiom oni konas sin mem?

Ofte oni sentas sin du personoj. Unu laŭdas, alia kritikas: Tiom vi fiksis tute bone, oldulo. Aŭ: Tion vi solvis nur per ne tute pura artifiko. Hontu, brasikulo! Tiel dialogas bono kaj malbono kvazaŭ du personoj, kvankam ene de unu. En sia ekstremo la fenomeno povas inkludi superan triulon, tiel ke frenezete povas daŭri tiu spirita skermado.

Tumultis liaj pensoj persiste vagante. Ribelemo kontraŭpatra estas triviala afero tra ĉiuj generacioj, kaj tamen dolore surprizas ĉiufoje. Nevane vivis Freŭdo kaj suferis Edipo. Drinkulon postsekvas sobremulo, avarulon disipanto, ateiston mistikulo. Ĉu vere ateiston postsekvas mistikulo?

Noktiĝis. Vertiĝe, spirite kaj korpe, li stumblis tra anonimaj stratetoj. Subite li perceptis grakajn vokojn post si, pli kaj pli proksime, kaj instinkte revekiĝs lia rekono de loko kaj tempo. lo evidente minacis, iuj klare celis al liaj poŝoj. Neniu dubo. Kelkaj suspektuloj provis ĉirkaŭi lin, kaj nur per bonŝanca flanksalto li povas eskapi en apudan strateton. Li gratulis sin pro la rapidega reakciago kaj la kurkapablo akirita dum persista jogging-kurado. Plue favoris lin la obskuro de l' kvartalo.

Jam li kredis sin preskaŭ eskapinta de siaj persekutantoj, kiam pro ia mola fatraso li glitfalis laŭlonge muro. Sterko! En tiu cedema, nedifinebla stako li decidis rifuĝi, dum preterkuris la huliganoj.

Tiam, mirige, el la molaĵo aŭdiĝis ĝemkrioj kaj protestoj kaj kelkaj ne tute konvenciaj rimarkoj - en lia hejma lingvo!

- Fek-fik-furzo! Ĉesu ĉi tie jota-danci! Kiu bruto estas vi, kiu volas pisdifekti mian lit de parade?

- Amiko, samlandano mi estas. Pardonu min. Mi estis en granda embaraso kaj volas rekompenci vin. Ĉu ne povas plej bone okazi en iu trinkejo, tiel ke ni vidas unu la alian?

- Dankon al ĉiu, kiu proponas toston. Dormi mi tamen ne povas pluplue, kaj pli konvenas ĉi tie por frida fiŝo ol por maljuna maristo. Nu, hazarde mi konas lokon kun saŭmpisa sangria. Aperitive, kompano, rimarku, ke nur aperitive! Tute konforma paro ni estas, ĉu? Vi promenas por akiri apetiton por malfrua manĝo, kaj mi porakiri tagmanĝon por mia apetito.

Tiel babilante la oldulo ŝancelete montris la vojon. Lia monologemo ŝajnis senlima, kaj liaj kuriozaj spritaĵoj, manke de alia publiko, inundis la orelojn de l'abrupte aperinta nova kunulo. Orelkotono bezonata!

Nur post satiĝo kaj sensoifiĝo kaj longa pacienco venis la momento por interveni per kelkaj skrupulaj demandoj:

- Ĉu vi legas ĵurnalojn?

- Ho jes, pli frue mi eĉ vendis ilin en tiu ĉi urbo. Nun mi nur rigardas la nekrologojn. Se mi ne trovas mian nomon, ja mi povas pli trankvile fronti novan tagon. Cetere ĵurnaloj pli ol io taŭgas por kovri la korpon en malvarmaj noktoj, kaj kompreneble por paki fiŝojn. Ĵus mi legis, ke nuntempe malaperas ĉiuj ismoj. Sed kredu min, franjo, mi konas unu, kiu ĉiam restas: Reŭmatismo.

- Ĉu vi aŭdis pri advokato N.N.?

- Advokato? Neniam menciu. Mi evitas tiel peston. Pli bone havi bonan konsciencon ol bonan advokaton, ĉu? Ĉu tiu ĉi foto eble vekas ion en via granda memorkapablo?

- Hm, tiu? Hm, kiel diris la mutulo. Lasu al mi viŝi la radaron. Je-es, eble mi iam vidis tiun novicbubon.

- Kaj kial novicbubo?

- Stulte li donis al mi grandan almozon, kvankam mi ne trudis. Eĉ pli strange, ke li densflanke promenis kun kapuĉulo.

- Kapuĉulo?

Jes, monaĥo, griz-bonzo. Unu el tiuj misviroj, kiuj sin nomas franciskanoj. Simile al mi krom feko ili posedas nenion. Bone. Mono detruas la plej multon en la mondo, kaj manko de mono la reston. - Sed, sincere, Sinjoro, ĉu tiu damna monbileto estas por mi? Ne koruptu min. Sciu, ke ĝisnun mi havis honestan, tute bonan vivon dank' al mia malforta karaktero.

- La hazardo igis nin trafi unu la alian.

- Hazardo! Jes, sed iom malmola. Fakte mi ne kredas al la hazardo, tamen mi dankas al ĝi, ke viaj hufoj trafis ĝuste min, ĉu? Same mi ne kredas al iu ajn formo de ordo, kaj tute ne al tiu nova mondordo. Tute trotaksita ĝi estas. Mi pli bezonas novan kalsonon.

Ne senpene estis distancigi sin de tiu ŝajne senfina fluo de filozofiaĵoj - freŝaj de la maro. Longe vibris en la aero la konkluda, ankoraŭa repliko: Pardonu min pro mia klaĉemo, sed tre, tro malofte mi povas interŝangi salivon kun samlandano - kun bubo kiel vi kun kulot-genuoj kaj kotono el la oreloj!

Apenaŭ li digestis la lastajn orakolajn aforismojn, antaŭ ol li ekplanis sisteman esploron al ĉiuj surinsulaj monaĥejoj de franciskanoj.

Tiel finfine tra preskaŭ dezerta regiono li atingis solecan rokon, sur kies pli ol 500-metra pinto ĝibis antikva klostro, laŭdire el la 14-a jarcento, sanktejo, kie pilgrimantoj povas trovi modestan gastejon.

Jam distance estis klare videbla inter palmoj serpentumo de kalvaria vojo kun la klasikaj 14 stacioj - imito al Via Dolorosa en Jerusalemo, ĉi tie atinganta sian Golgoton inter nuboj super la rokpinto.

La pinto de liaj penoj!

En la gastejo komence la kelkaj monaĥoj strab-evitis liajn demandojn. Kun kia rajto li trudas sin? Kutime ja nur eventas sindonaj pilgrimoj. La longa, kruda vojo de pilgrimado evidente konstruas tute novajn homojn. Kelkaj pene portas la tutan distancon grandan ligno-krucon kiel faris Simono anstataŭ Kristo laŭ la Biblio.

Insiste, persiste li enketis, ĝis fine antaŭ la senmova vizaĝo de la abato mem:

- Komprenu, ke ni havas devon pri silento, kvankam trapistoj ni ne estas. Sed vidu, trans la markolo estas minora insulo. Ŝtonkolono troviĝas tie, por ke flagelantoj povas sin ŝnurligi kaj skurĝi. Okazas ke tiel pilgrimanto sin purigas antaŭ plua vojiro al Jerusalemo. Mi ne diras, ke nove nova novico ĵus prenis la nomon Simono kaj ĵuris neniun vidi, antaŭ ol pluportos la krucon. Por li la vojo estos la vivo, kaj lia vivo estos la vivo.

- Fremdulo, mem provu antaŭ ol vi forlasos nian humilejon, grimpi laŭ la kalvario ĝis la kvara stacio, tiu de Simono Kirenano. Bastono tranĉita tie fortigos vin. Vi bezonos, ĉar ĉiam post ateisto venas mistikulo.