Poul Thorsen:
|
Ĉu migradas via penso sub ĉielo,
sola kiel vagabondo sen voj-celo,aŭ ĉu staras ĝi, burleska arlekeno,
sur kermeso granda antaŭ tend-kurteno?Ĉu la penso trinkas varmon el la sango,
vidas florojn riverenci en lavango,gvidas kiel kan' mizera vin en foron
al malvarma tombo en fermitan koron?Saĝajn vortojn diris buŝo en abundo,
sed vivaĵo venis nur el kor-profundo,levis sin tra brusto, ĝemis en karcero,
ĝis proklamo ĝia tremis en libero.Saĝaj cerboj naskis pensojn laŭ komando,
sed la penso nur per eĥo iĝis kanto.Nur en koro kreskis ĝi ĝis plena forto,
iĝis pli ol penso, pli ol saĝa vorto,ekmigradis sub la steloj, sun-simbolo,
sur ĉielo super dubo kaj izolo.
Notoj:
Halfdan Rasmussen (1915 - 2002) dum senlaboreco frekventis popolajn altlernejojn kaj fariĝis aŭtodidakto. Lia unua poemaro Soldato aŭ Homo lokigis lin kiel socialan poeton. Sed posta, tre varia verkado faris rubrikigon neebla. Lia formo estas mallonga, la enhavo tre senterna, kun granda korvarmo: ironio sen sarkasmo, humoro sen moko. Li ludas per la lingvo, precipe en siaj frenezetaj infanrimaĵoj. - Malgranda homo en granda lukto kontraŭ la krudo de sia epoko.Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "Halfdan Rasmussen".
Alia verko estas en ĉi tiuj hejmpaĝoj, nome La granda tero
La poemon vi cetere trovas en la libro Sen Paraŝuto, La Laguna, 1968.