Poul Thorsen
Misteroj de l' Paska Insulo.


Ekstreme izolita, mezvoje inter Ĉilio kaj Polinezio, situas La Paska Insulo. La plej proksima najbaro estas Pitkern, 1900 km for. Tien penetras nur la plej, persistemaj vagemuloj sed la peno riĉe kompensiĝas, kiam miraĝe sin levas sur verdaj ebenoj brunaj vulkanoj ĝis 500 metroj. La kraterojn plenigas lagoj; kovritaj de junkoj, kaj ĉie sur la deklivoj kaj laŭlonge de l' bordoj gardostaras la famaj hom-figuroj, kreitaj el ŝtono.

Sur 160 km² popoleto de 3.000 homoj nomas sian insulon ne la paskan sed Rapa Nui au Te Pito Te Henua, tio estas Umbiliko de l' Mondo. La origina lingvo kaj la tradicia deveno parencas al tiu de maorioj, Novzelando.

Laŭ legendo kaj epopeo kiel unua alvenis polinezia ĉefo, Hotu Matua, kun tribanoj el Markiza lnsularo post cent tagoj en duoblo-kanotoj, kredeble, antaŭ la 12a jarcento. Ili distingis sin per longaj oreloj. Tiaj atributoj estis atingeblaj per lokigo de bestodento, osteto aŭ lignero. La tuta vestaĵo estis tutkorpa tatuo. Krom tiu arto ili praktikis grandan talenton por skulptado.

Poste surbordiĝis la kurt-oreluloj, supozeble el Gambier-insularo. La lastaj devis subiĝi al la unuaj kiel sklavoj kaj ribeloj, interbataloj kun kanibalismo estis la konsekvenco. Multaj art-figuroj de la longoreluloj suferis renversiĝon. Finfine pereis preskaŭ ĉiuj longuloj en bataloj kaj fajro malantaŭ defenda linio sur duoninsuleto. Elfoso kaj apliko de la metodokarbono-14 datigas tiun genocidon al la jaro 1680, do antaŭ alveno de la unua eŭropano, nederlanda admiralo Jakob Roggeveen, paske 1722.

Sed venis tago Nemeza al la kurtuloj. En la jaro 1862 militŝiparo el Peruo kruele deportis la plej grandan parton de la insulanoj por labori en guano-minejoj. Nur kelkdekoj revenis, kaj kun ili varioloj, tiel ke apenaŭ dekumita popolo senreziste subiĝis al Ĉilio, kiu ŝtatigis la tutan grundon kaj ankoraŭ tenas ĝin tia.

***

Por vizitanto la nuntempo idilias. Ĉarmaj, belaj homoj el miksita deveno pendigas florgirlandojn ĉirkaŭ koloj de gastoj en la flughaveneto. Ŝipo nur dufoje jare venas kun pli pezaj provizoj. Hoteletoj, aŭtoj, vojoj pretas. Tute ne regas atendita primitiveco, kaj la agrabla subtropika klimato pluvoza sur fekunda grundo favoras kreskon de eŭkaliptoj, palmoj, morusoj, mimozoj, bananujoj, fungoj en februaro...

Lukte kontraŭ horzonoj
kaj la pasato
mi alnavigis Umbilikon de l' Mondo:
Rapa Nui- La Paska Insulo,
lotuso sub brizo Pacifika.

Sed pli ol la famaj statuoj
ekimpresis sovaĝaj ĉevaloj
are, galope preter boska barilo:
Rezervejo por la lepruloj
ekster la graco de l' pasko.

La moaj-skulptaĵoj

Dise tra la pejzaĝoj staras ĉ. 600 monumentoj - doto de la longoreluloj. Multaj stumpe emerĝas ella ruĝ-bruna lafgrundo, aliaj staras solide lokitaj sur altarsimilaj, nigraj fundamentoj, Ahu nomitaj. Ĉirkaŭ ili videblas homostoj, eĉ kranioj. Tombejoj? Kult-oferejoj?

Kelkaj moajoj atingas altecon de 20 metroj, kaj la pezo varias inter 3 kaj 100 tunoj! Ĉiuj estas hakitaj el mineralmaso bazalta, griza kaj solida, sur la deklivo de l' vulkano Rano Raraku, kaj sporade troveblas aplikitaj hakiloj kaj tranĉiloj el bril-nigra obsidiano, relative facile produkteblaj per frapkrevoj. La ruĝaj "ĉapeloj", kiuj kelkdekojn da la plej imponaj statuoj, estas kreitaj en tute alia lokoj kaj povas ampleksi inter 1,8 oble 2,7 m! - La distancoj de transporto al la maro, kie, kun escepto de unu grupo, la sep simioj, ĉiuj estas erektitaj, varias inter 5 kaj 15 kilometroj.

Esploristoj multe cerbumis pri la transport-metodoj. Ja neniu figuro suferis skrapojn! Plej proksima al la solvo de tiu mistero certe estas la norvego Thor Heyerdahl. Post atenta aŭskultado al absurda aserto de maljunuloj, ke "la moajoj iris", Heyerdahl faris eksperimenton kun unu mezgranda figuro, kiun li fakte promenigis en konstante staranta pozicio - nur per sinsekvaj movetoj dekstren-maldekstren ĉirkaŭ la propra akso, helpe de kvar ŝnuregoj, kiujn triumfe tiris indiĝenoj ĝis la pordo de la nuna muzeo. Senpiede, sendifekte la moajo fakte promenis!

Sed plej multaj restadas en humo aŭ inter vegetaĵoj sur la vulkana deklivo aŭ estas trafitaj de damaĝo kaj renversiĝo laŭlonge de la vojetoj. - Ŝajnas, ke iam perdiĝis la respekto al ili, ke ial ĉesis la moaj-kulto dediĉa al prapatroj - cetere dubinda tezo. La ŝabloneco de la figuroj forte kontraŭas omaĝon al personoj. Alia estas la katastrofa teorio. Granda sismo kun tajdegoj eble detruis la tiuepokan mondbildon kaj tiel neniigis la magian forton de l' moajoj. - Fakte en la jaro 1960 okazis tia submara sismo, kaj surf-ondego dronigis multajn figurojn kaj eĉ fortikajn fundamentojn.

Ĉiuokaze okazis ŝanĝo de religio. Aperis la birdo-kulto, pli precize adoro al la unue alvenanta glareol-birdo, kiu metis sian ovon sur unu el la tri birdo-insuletoj. Junuloj vete rajdante sur junko-faskoj naĝis por alporti la unuan ovon, kaj antaŭ la tuta popolo la pastroj de la ceremonio akaparis absolutan potencon.

***

Por nuntempa, laika observanto la moajoj frape intersimilas. Nur la grandeco kaj la lokigo varias: Fiere starante, kun aŭ sen fundamento, kun nobeleska (?) ĉapelo, aŭ povre kliniĝante, kuŝante kvazaŭ sur la propra tombo. - Foje nur kapo penetras la grundon, kruroj neniam ekzistas, kaj brakoj - se entute aperas - estas simpla krokizo. Sed la umbilikoj, kurioze, estas zorge ellaboritaj, kaj sube povas troviĝi similaĵo de zono aŭ lumbo-kovraĵo. Kompreneble tia uniforma simpleco grave garantiis sendifektan formon kaj transporton.

Studo de la vizaĝoj ne povas ne denove mirfrapi. Ĉiuj melankolias! Neniam eĉ unu rideto. Male, ĉies lipoj suben-tordiĝas kvazaŭ en malestimo, eĉ kolero. Certe neniam okazis grupiĝo por amikumi! Arkeologoj trovis pruvojn, ke en la okulkavoj de kelkaj sidis perlamot-globoj, kaj en festaj okazoj la insulanoj refiksas tiajn dum imito de praorgioj.

Franca vojaĝinto, A. Mètraŭx, sufice karakterize notis:

"Mi pasigis tri semajnojn inter ili; observis ilin en furiozo de ŝtormo, sub suno, en lunlumo kaj en nigra nokto. Konstante, same kiel dum la unua tago, mi sentis la saman tremigan obsedon, la saman senton de nebonfarto. Ne estas la grandiozo, kiu subpremas, sed la plenhazarda konfuzo per kiu ili prezentas sin."

Sur sia Ahu-fundamento
ĉe Golfo de Anakena
gigantas kvin sentineloj
severe gardante sian regnon.
Splene la lipoj bridas
atavisman brutalon,
kaj zorge tornitaj umbilikoj
revokas pasion velkintan.
La longaj oreloj rivelas
sortodestinan rasismon.
Mutas la majestuloj
pri makabraj sekretoj.
Tute ne eblas hodiaŭ imagi,
ke en tiu plenpaca oazo
iamis monstraj ritoj de antropofagoj.

***

La rongo-rongo-tabuloj

Inter la plej subtilaj enigmoj de la Rapa Nui-insulo elstaras certa nombro de lignaj tabuloj kun zorge gravuritaj ideogramoj - la rongo-rongo. La grandeco ne superas 40 cm. La signoj staras en baŭstrofeda ordo, t.e. kun komenco dekstre-maldekstren, kaj ĉiam inversdirekte en sekvanta linio. Neniu ĝis nun deĉifris la mesaĝojn.

Kompreneble oftas kopioj, eĉ tre bele faritaj sur polurita ligno, kaj tiaj vendiĝas altkoste al turistoj. En la tuta mondo ekzistas apenaŭ deko da originalaj specimenoj. 5 troveblas en Musée de l'Homme, Parizo, aliaj en Prekolumbia Muzeo, Santiago de Ĉilio. La eminenta Muzeo de Kon-Tiki, Oslo, Norvegio, devas kontentiĝi per 5 kopioj, hejmenportitaj de Thor Heyerdahl.

La unuan rongo-rongon akiris la episkopo de Tahitio; Tepano Janssen, en la jaro 1868. Ĝi aperis kiel rara donaco al li, ĉar trovita en unu el la multaj mistikaj kavernoj sur la Paska Insulo. La episkopo tuj avidis posedi plurajn el tiuj trezoroj, ĉu pro la evidenta arta valoro, ĉu pro supozita relikva rolo de pratempa religio. Kaj efektive la liberala ekleziestro fariĝis posedanto de kelkaj pli malpli difektitaj tabuloj. Unu post uzo en virina frizaĵo, alia uzita kiel levkorko sur fiŝ-ŝnuro!

La episkopo kun iom dubinda inĝenio registris entute 1300 signojn, laŭ li divideblajn en 14 kategorioj. Helpe de saĝa insulano, Meteoro, la episkopo klopodis ellabori leksikonon, sed bedaŭrinde vane. Usonaj, hungaraj, germanaj, francaj filologoj same malsukcesis solvi la kodon de la rongo-rongo-idiomo. - Evidentas, ke ne povas temi pri nuraj memorigiloj sur la tabuloj. Simplajn notojn oni certe ne kaligrafus tiom artisme. Pli kredeble rilatas al fenomeno kult(ur)a.

Cetere fatala frapo de l'sorto grave malhelpis la esplorojn de tiu ĉi logogrifo. Nome, en la jaro 1862 la okazinta deporto al Peruo de plej multaj tribanoj. Inter la viktimoj troviĝis la reĝo kun kortego, pastraro kaj kleruloj - potencialo el kiu almenaŭ kelkaj probable kapablis legi la tekstojn.

Restis eĉ ne unu saĝulo post la genocido. Baldaŭ katolikaj pastroj drakone kondamnis ĉiajn originajn kultojn - ĉu al la moaj-skulptaĵoj, ĉu al la birdoj, ĉu al la rongo-rongo-tabuloj. Tie ili ŝimis en kavernoj aŭ pereis kiel fatraso en la profana hejma mastrumado.

La rongo-rongo
mute elokventas
en lingvo nelegebla.
Ĉu eĥoj de kanzono?
Aborta balado?
Kantiko sufokita?
Elegio pri gento ekstermita?
Ve, perdita ŝlosilo
por seruro antaŭ arkivo
kun kroniko pri praenigmo.


Notoj:
La teksto estas en Stokita Vino de Poul Thorsen, eldonis Edistudio, Pisa, Italujo 1995.