![]()
Poul Thorsen
Parizanino.(Laŭ Sophus Claussen: Pariserinde).
Da vestoj ŝi neniom portas, nete.
Nur sur la blanka haŭto akre ardas
gaino de fIanelo ruĝa, dum rigardas
l' okuloj nigraj mole, fulg-ofsete.La opa mamo strebas altan celon
komparadante la fratin-ĝemelon,
kaj tamen tiel kline apogeas,
ke antaŭ Kanaano mi pereas.Konkretas ĉio. Vane mi prezentas
la multajn karajn erojn,
nur eksentas: tutiga bildo estas far' sensenca.Ĉar nuda - krom en vilo densa -
kreita estas ŝi okupi tronojn
kaj tamen taksas sin nur kelkajn kronojn.
Notoj:
Kanaano = Promesita lando, antikva Israelo.
Sophus Claussen (1865-1931) estis redaktoro, kiu multajn jarojn viis en Parizo kaj verkis sub videbla influo de Baudelaire. Liaj multaj poemoj montras lin kiel grandiozan lirikulon, plenan de eleganto, subtilo kaj sprito. Claussen estis epikurano kaj adoranto de belo en ĉiuj formoj (li ankaŭ estis artpentristo). Li forte kontraŭis utilismon. "La poezio estu proklamo de la plej kurioza, mistika ligiteco de niaj travivaĵoj".Pri la aŭtoro en la Reto: - Klaku: "Sophus Claussen."
Legu la danan tekston de la poemo en la Reto: - Klaku: "Pariserinde."
Vidu alian poemon de Sophus Claussen en la paĝoj, klaku: " La rava reĝino de Saba."
kaj ankaŭ: " Ribelo de l'atomoj."
(La plej supra portreto estas memportreto el 1923-1924).